Versportreto

May 02, 2017 11:01

Kiel ĉiam ĝustatempe aperis vica - maja - numero de "La Ondo de Esperanto", kun nova versportreto, verkita de mi. Do divenu, kiel kutime...

Jen estas plia fenomen’ kultura:
Poeto fama - la ekstrema, dura,
verkant’ pri ĉio - pri hakil-siliko,
pri celakantoj kaj pri stranga spiko,
En lia poemar’ miksiĝis ĉio.
Laŭ iuj - jen profund-filozofio...
Kaj ankaŭ aktivulo interreta
li estas, tuj reagi ĉiam preta.
Ne dubu vi pri lia genieco -
aŭ li insultos vin sen ajna deco!

Limdato ĉe la redakcio: 20a de junio 2017.

Комментарии скрыты / Komentoj estas kaŝataj

Верно ответили / Ĝuste respondis: Espopore, mevamevo, Xavi Alcalde, sxakludant, trollboroda, Giulio Cappa, Verda, balenido, fotovivo,

Se vi ne havas konton de VivĴurnalo - bonvolu nepre subskribi vian komenton, ja ne ekzistas alia maniero ekscii, kiu vi estas!

interesaĵoj, e-literaturo, e-movado, testoj, intelekt-ludoj, versportretoj

Previous post Next post
Up