Очередная стихотворная загадка появилась в номере "La Ondo de Esperanto" 11-12. Это последний бумажный номер журнала - с 2017 он будет выходить только в электронном виде. Ответы там принимают до 10 февраля. Здесь - тоже...
Jen plia versportreto-enigmo, aperinta en la numero de "La Ondo de Esperanto" 11-12. Ĝi estas la lasta papera numero - ekde 2017 ĝi aperos nur elektronike. La redakcio akceptas respondojn ĝis la 10-a de februaro, mi ĉi tie - same.
Atentu: ĉi-foje necesas nomi DU personojn.
Taglibron verkis la nenifaranto,
atentis poste pri la korva kanto,
kaj intertempe en eseo saĝa
li skribis pri kolego, la pliaĝa.
Kaj la kolego famas multe pli:
Laŭ neplanitaj padoj paŝas li,
el fontoj nevideblaj akvon prenas,
kaj lia lingvo ĉiam plu serenas.
Refoje vi aliru librobretojn,
omaĝu laŭ merit’ la du poetojn.
Комментарии скрыты / Komentoj estas kaŝataj
Верно ответили / Ĝuste respondis:
sxakludant,
balenido,
trollboroda, Giulio Cappa, Blazio VAHA, iu nekonata, Javier Alcalde, Verda, Pablo León
Se vi ne havas konton de VivĴurnalo - bonvolu nepre subskribi vian komenton, ja ne ekzistas alia maniero ekscii, kiu vi estas!