Очередная стихотворная загадка появилась в октябрьском номере "La Ondo de Esperanto". Ответы там принимают до 10 декабря. Здесь - тоже...
Jen plia versportreto-enigmo, aperinta en la oktobra numero de "La Ondo de Esperanto". La redakcio akceptas respondojn ĝis la 10-a de decembro, mi ĉi tie - same.
Tra l’ mondo faris multajn li veturojn,
priskribis ankaŭ la falantajn murojn.
Nur kakatuoj, sed ne papilioj
flugadas super la roman-folioj.
Instigas li mediti pri l’ naturo,
ke ne detruu ĝin la homa spuro.
Ja ne forgesu, kiom efemera,
fragila estas nia viv’ surtera.
Ni ĉiuj estas homoj! Vivu frate!
La Ter’ prosperu, de raci’ gardate!
Комментарии скрыты / Komentoj estas kaŝataj
Верно ответили / Ĝuste respondis:
balenido, Giulio Cappa,
fotovivo,
mevamevo,
sxakludant,
miram,
alauxdo, "Verda", Javier Alcalde, Pablo León