есперанто і ЧШ

May 10, 2007 17:38

проект набуває нових хворм та вимірів...
тепер червона шапочка - ЕСПЕРАНТО-версія
шалені оплески, цьомки і квіти вкотре дарувати zmila

Ruĝa ĉapelo (uk --> eo)

la ruĝan ĉapeton oni nomis ruĝa ĉapeto ne pro tio, ke ŝi ŝatis vesti ruĝan ĉapeton.
krom ruĝan ĉapeton vintre ŝi ankaŭ portis ruĝan ĉapelon aŭtune, ruĝan kepon printempe kaj ruĝan tuketon somere. foje ŝi portis eĉ ruĝan kapbandaĝon.
ŝi estis okulfrapa brunulino kaj ruĝa koloro bone taŭgis al ŝi.
kaj aldone ŝi tute fajfis pri tio kiel oni ŝin nomas. ĉapeto, nu estu ĉapeto.
ŝi ŝatis vagi en arbaro, postsekvi la lupon kaj provoki lin.
ŝi speciale portadis en korbo kuketojn por la avino, kiu ilin ne manĝis, ĉar sekvis dieton.
ŝi speciale konfuzis vojojn, kvazaŭ serĉis mallongan vojon al la avino.
ŝi speciale rifuzis al la ĉasisto, kies ĝusteco kaj pozitiveco nervozigis ŝin .
la ruĝa ĉapeto amis la lupon pro lia severeco, impertinenteco kaj sovaĝa minacmieno.
kaj malgraŭ ke li jam delonge flankenmetis ŝin, por ne konflikti kun la ĉasisto, ŝi obstine serĉis sian ŝancon, por provoki la lupon.
la lupo sin kaŝis en arbo-densaĵo kaj provis revi pri kompatinda ŝafino aŭ pri ĉasta paŝtistino.
sed la ruĝa ĉapeto tute fajfis pri ĉiuj liaj deziroj.
foje ŝi kolektis en la korbon ĉiujn siajn ruĝajn subvestojn, diris al la patrino ke ŝi transloĝiĝas, adiaŭis la avinon, donis vangofrapon al la ĉasisto kaj venis loĝi en nestegon de la lupo.
komence li strebis fuĝi kaj eksplikis al ŝi, ke ili ne estas taŭga paro.
sed la ruĝa ĉapeto certe sciis, kion kaj kiun ŝi volas.
li hirtiĝis, provis forkuri, ŝi gratis lin malantaŭ orelo kaj mordetis lian nazon.
kaj fine la lupo cedis.
kaj ili vivis longe kaj feliĉe.
kaj la ruĝa ĉapeto tute fajfis pri akuzoj je zoofilio. ĉar vere la lupo estis severa impertinenta brunulo kun sovaĝa minacmieno, sed sterniĝis antaŭ ŝiaj piedetoj vestitaj en ruĝaj pantofletoj kvazaŭ milda felo.
kompreneble, de tempo al tempo li graŭlis al ŝi, por ke ŝi ne foriru.
sed ĝenerale ili vivis tamen longe kaj feliĉe.

казочка, чш, переклад, мови

Previous post Next post
Up