Jen kelkaj senkontekstaj fotoj de la 50a IS.
Vevelsburgo, la junulargastejo kie ni loĝis (en
Büren, preskaŭ 50 km sude de Paderborn).
Mi ekkonis novan tabulludon nomiĝanta Gemblo, kaj mi eĉ gajnis mian unuan ludadon (mi estis blua). (Mi ankaŭ lernis ke oni diras mi gajnas la ludon, ne mi venkas la ludon, eĉ kiam la ludo ne estas gajnebla premio...) Mi reludis du aliajn fojojn, sed malgajnis tiujn.
Nico (prononcu: Niko) vere ŝatis Jenga-on.
Dum la returnvojaĝo, la maldekstra flugilo de la aviadilo kurbiĝis.