Muŝo kaj Geranio (fabelo pri polenigistoj por junaj polenadistoj)

Aug 08, 2013 22:42

Pr.S. Что бы то ни было прозаическое я сочиняю КРАЙНЕ редко (чуть менее, чем никогда), однако ж этим летом глубокое погружение в антэкологию (и не только) сподвигло меня на сочинение сказки. Сказка, правда, на эсперанто.

Foje estis Muŝo. Ĝi ne zorgis pri iu, krom si mem, Neniam ĝi laboris kaj nur flugis de floro al floro por trinki dolĉan nektaron kaj manĝi bongustan polenon.

Kaj samtempe estis Abelo. Ĉiuj diris, ke ĝi estas malo de Muŝo: de maten’ ĝis vesper’ laboris ĝi por zorgi pri siaj multnombraj fratinoj. Kune kun aliaj adoltaj fratinoj serĉis ĝi - nu, verdire samajn nektaron kaj polenon - por manĝigi sian pli junaj fratinoj, tiel junaj, ke ili eĉ ne povis flugi!

Kaj estis tie ankaǔ Geranio. Ĝi estis la plej malgaja inter aliaj floroj. Ĝi klinis sian kapon pro tiu malgajo.

Foje senzorgema Muŝo alflugis al Geranio.

- Kial estas vi tiel malgaja, kara Geranio? - demandis Muŝo, neniam konata kun laboro kaj malgajo.

- Ve, kara Muŝo! Volus mi esti tiel senzorgema, kiel vi! Ĉiuj miaj kamaradoj - aliaj floroj - gloris laboreman Abelon. Sed ĝi ne portas miajn polenmesaĝojn por miaj parencoj.
- Do kial? - demandis ankaǔ Muŝo, surprizita por tio, ke iu ne gloras Abelon. Muŝo kutimiĝis aǔdi, kiel bona estas Abelo - male de ĝi, Muŝo.

- Mi eĉ demandis foje Abelon: ”Ho, karega Abeleto! Ĉu vi volas trinki mian dolĉan nektaron?” - kaj ĝi respondis: ”Ĝ-ĝ-ĝ, Geranjo! Mi ne havas tempon por trinki vian nektaron. Ĉar via gerania popolo estas tre malmultnombra - kaj mi ne volas malŝpari mian labortempon por vi. Tio malhelpos min kolekti sufiĉe de manĝo al miaj junaj fratinoj.” Poste ĝi kompatis min kaj trinketis nektaron kej prenis iom da poleno por miaj parencoj. Sed, defluginte, ĝi pardonpetis: ”Ve! Mi parolis kun vi tre longe - mi nun devas kolekti alian polenon por miaj junaj fratinoj” - kaj ĝi flugis al alia floro. Kaj mia polenmesaĝo - ve!

- Kara Geranio, respondis Muŝo, mallonge pripensinte, - mi trinku vian nektaron kaj portu vian polenon al viaj parencoj! Mi ne estas tiel laborema, kiel Abelo - do ĉu mi ne povas amikiĝi kun vi? Mi ne interesas, kiel multnombra vi estas. Nur donu al mi dolĉan nektaron!

De la subita ĝojo Geranio eĉ penis levi sian kapon. Sed longa malĝojo malfortiĝis ĝian kolon. Kaj ankaǔ komencis malĝoji Geranio. Kaj ankaǔ ĝia nova amiko - Muŝo - pliĝojigis ĝin:
- Ne malĝoju, kara amiko! Mi facile povas trinki nektaron kaj preni polenon eĉ de via klinanta kapo. Sed Abelo, se ĝi subite volos trinki vian nektaron kaj doni vian polenon al neniu - ĝi falis kaj via poleno estos sekura!

Tial nun geranioj amikas kun muŝoj kaj faligis abeloj, kiam ili subite alflugis.

опыление, говнотворчество, эсперанто, здесь можно посмеяться или улыбнуться

Previous post Next post
Up