al ĉiuj geesperantistoj

Jul 15, 2005 00:43

Karaj,

Mi petas vin diskonigi la septembran renkontiĝon okazontan en Barcelono. Pro tio mi pendumis du dosierojn en: http://esperanto-ct.org/septembro

- La dosiero barcelona.pdf estas din-a-5 formata informilo (por printi kaj antaŭe kaj malantaŭe)

- La dosiero afisxo.pdf estas afiŝo por printi en din-a-3

Mi petas de ĉiuj somerumantoj diskonigi la eventon en ĉiuj someraj esperantaĵoj kie vi partoprenos, se vi havas la eblecon printi kaj kopii ĝin. Mi mem faros en IJK.

Reta aligxilo troviĝas ĉe: http://www.esperanto-ct.org/c/alighilobcn2005.html

Bonvolu diskonigi tiun mesaĝon.

Antaŭdanke kaj esperante renkontiĝi vin baldaŭ en Zakopane aŭ septembre en Barcelono, amike salutas vin

Farri
Previous post Next post
Up