Internacia tago de virinoj

Mar 08, 2008 21:39

Hodiaŭ en nia lando oni festas Internacian tagon de virinoj. Tio estas unu el la plej ŝatataj festoj en Rusio. Oni solenas ĝin tre fervore. Verŝajne pli popularas nur Novjarfesto ( Read more... )

taglibro, festoj

Leave a comment

andreo_t March 9 2008, 12:38:32 UTC
La 8-an de marto mi estis en Finlando kaj kun miro eksciis, ke multaj viroj gratulas virinojn. La festo estas vaste konata kaj sxatata.

Reply

n0mad0 March 9 2008, 18:58:43 UTC
Hm. Do ankaŭ en Finnlando... Aperas natura demando: ĉu finnoj establis tiun kutimon memstare aŭ ĝi estas sekvo de influo de najbara lando?

Reply

maksimo March 12 2008, 07:04:44 UTC
Nu, en Finnlando, se mi ne eraras, estis konataj sufiĉe fortaj maldekstraj partioj. Do, plejverŝajne tio devas esti propra iniciato.

Reply

n0mad0 March 12 2008, 20:00:49 UTC
Maksim, eble vi pravas, sed kamarado andreo_t en sia blogo aperigis alian opinion kaj ĝi ŝajnas al mi kredinda kiel rekta atesto.

Reply

maksimo March 13 2008, 21:00:19 UTC
La vero kiel cxiam okazis meze ( ... )

Reply

andreo_t March 13 2008, 21:22:32 UTC
Mi opinias, ke la komento suficxe gxuste karakterizas la situacion.
Por pleja parto de logxantaro la tago ne estas la festo. Sed estas la modo. Gxi deveno, versxajne, estas priskribita gxuste.
Nun iuj homoj uzas gxin por simple havi ankorau unu kialon por drinki, iuj uzas gxin por siaj politikaj celoj, iuj uzas kiel la eblecon por esprimi sian gxentilon al virinoj, cxar estas tre oportuna por tio okazo.

Reply

n0mad0 March 14 2008, 20:32:52 UTC
>Nun iuj homoj uzas gxin por simple havi ankorau unu kialon por drinki...

Ĉi kialo estas tre-tre bone konata. :)

Reply

n0mad0 March 14 2008, 20:27:59 UTC
Multan dankon pro farita esploro! Mi trovas rakonton de finna kamarado tre interesa.

>Ankaŭ en Svedio oni rimarkas la virinan tagon, ĉefe pro tio, ke politikistoj kaj amaskomunikiloj en tiu tago aparte atentas pri egaleco inter viroj kaj virinoj. Al tiu egaleco unuavice ne apartenas ke virinoj ricevu floron en unu tago de la jaro, sed ke viroj kaj virinoj havu egalajn ŝancoj, egalajn rajtojn kaj egalajn salajrojn.

En Rusio politika senco de la festo estas delonge forgesita (almenaŭ por plejparto de niaj homoj). Ankaŭ ĝuste en tiu tago absolute ne popularas temo pri egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj. Mi neniam aŭdis, ke iu virino ofendiĝus pro floroj aŭ donacoj kaj perceptus ilin kiel rompon de siaj rajtoj. Kutime kaŭzo de ofengiĝo estas alia: se ŝi travas donacon bagatelo. :)

Reply

andreo_t March 13 2008, 21:55:58 UTC
Mi opinias, ke ne ekzistas nur unu kaŭzo.
Maldekstraj partioj estas vere fortaj. Kaj eble iniciato aperis de ili.
Sed ni certe konsideru, ke rusa nacia minoritato en Finlando estas plej granda. Kaj se oni kalkulu ankoraŭ alinacianojn venintajn al Finlando el eksSovetio, do eblas konkludi ke tiuj tre influas la vivon en Finlando. Kaj ankaŭ estiĝon de novaj kutimoj.

Reply


Leave a comment

Up