La unua ĉi-jara numero de Kontakto jam iom post iom atingas siajn abonantojn. Hodiaŭ mi eksciis, ke en tiu ĉi numero aperis minimume unu plej amuza mistajpo - la nomo de la aŭtoro de la artikolo pri la komputila arto anstataŭ "Aleksandro" iĝis "Aleksando". La eraro estas vere amuza, ĉar, unue, estis mi, kiu tajpis tiun tekston (kaj tiun personon mi ja konas sufiĉe bone, temas pri
alauxdo), due - ĉar la persono kun misskribita nomo estas la provleganto de la revuo :). Jes, vere, provlegisto - provlegu vin mem! :)))
Feliĉe, la eraro estis ripetita 2-foje: en la artikolo mem kaj en la enhav-tabelo. Mi diras "feliĉe", ĉar aliokaze la legantoj de la revuo ja riskus esti trafitaj de skizofrenio, sed ni sukcese gardis ilin kontraŭ tiu plago :).
Hodiaŭ mi forsendis al la grafikisto la materialojn por la 2a numero; ĝi espereble estos interesa, ĉar kelkaj materialoj, miaopinie, vere pintas kaj pimpas. Bedaŭrinde, por la 3a numero la materialoj dume mankas. Karaj miaj amikoj, eble estas ĝuste via destino savi tiun numeron? La proponita temo estas "Urboj - interesaj kaj impresaj"; vi povas rakonti pri via propra urbo, pri via ŝatata urbo aŭ male - pri la malŝatata urbo, gravas, ke la rakonto estu interesa. Ne nepre indas prepari longan artikolon pri la historio de via loĝloko, eblas rakonti pri iu apartaĵo, pri iu nekutima afero, kiun havas nur via urbo. Kaj ne forgesu pri la fotoj!