Plena Misilustrita Vortaro Desperanto

Nov 18, 2009 00:28


Mi ege malmulte legas ion el la Esperanta blogaro. Fakte, krom la blogojn de kelkaj miaj amikoj el la Viva Ĵurnalo mi legas nenion, dum, onidire, la Esperanta blogumado vivas kaj floras ĉe ipernity.com. Al mi tamen mankas tempo kaj deziro legi ion tie, kie mi ne havas konton (kaj ne planas havi), ĉar, laŭ miaj iom pesimismaj impresoj, vere bon-enhavaj kaj bon-lingvaj blogoj en Esperanto estas eĉ pli maloftaj, ol tiuj en la rusa lingvo.

Tamen, laŭ la indiko de n1maerd hodiaŭ mi konatiĝis kun la jeno: Plena Misilustrita Vortaro Desperanto. Se iu ankoraŭ ne legis - mi sincere rekomendas, estas vere amuze.

en esperanto, amuzaĵoj

Previous post Next post
Up