Ju pli bonas proverbo - des pli ĝojas la cerbo!

Aug 25, 2021 21:09


    ru:
В этой записи представлена одна лишь «непереводимая игра слов», понятная только эсперантистам. Ну, неэсперантисты могут, конечно, прогнать всё это через гугло-переводчик, но честно предупрежу, что в подавляющем большинстве случаев они всё равно «не проникнутся»...

eo:
Jen mia kolekto/rikolto de «modernaj proverboj» kaj proverbecaj esprimoj. Mi esperas, ke la rezultoj de miaj fantazio kaj improvizado plaĉos al vi! :)

Pri la vivo...

• Por ke la buso alvenu - nur cigaredon elprenu

• Longe blat’ kaŝe kuŝas, sed oni ĝin fine babuŝas

• Plebiscitoj kaj balotoj - nur bugritoj kaj bugrotoj

• Blogaĵ’ proksimas al preto, sed misfunkcias interreto

• Multas komentoj, sed la plaĉa ne venas

• Stultulo vin ne komprenos, nepetite tuj intervenos

• Ne ekzistas sanktulo sen pediko kaj pulo

• Al la buŝo de oni vanas maskon proponi

• Unu pri saltoreto rezonas, la alia retkonekton disdonas

• Por ke la kosmoŝipa bloko estu scienca, ne sufiĉas nomi ĝin tia

• Disdonante po dek milojn malavare prefere faru tion dolare

• Kiu konas nek Halejon nek Galilejon, por tiu ĉiu kometo estos nova profeto
        Rimarko: en la rusa la familinomoj Галлей (por Edmundo Halejo) kaj Галилей (por Galileo Galilejo)
        sonas pli simile, ol en Esperanto, tial la apudmeto de tiuj du nomoj en la rusa sonas pli komike.


    Pri la lingvo...

• Komplikas akuzativo, sed mankas alternativo

• Kiu malŝatas akuzativon, tiu vivu idistan vivon

• Ameno misakuzativon ne forpelas

• Parkerigis la tutan PIVon, sed ne scias akuzativon

• Virin’ pri amoro lerta, sed pri akuzativo malsperta

• Por akuzativon misuzi krokodilo trovos pretekston

• Por akuzativon misuzi oni nomas ĝin superflua

• Kabeinto akuzativon ne bezonas nek timas

• Pri akuzativo rakonto - kaj misakuzativon renkonte

• Misuzita akuzativon mallongigas onian vivon

• Nur tiu pri akuzativ’ ne eraras, kiu nenion faras

• Kiu timas akuzativon - tiu evitu nian kolektivon

• Al kiu ne plaĉas la artikolo - tiu vivu en izolo

• Prefere senartikolu, ol la troartikole parolu

• Ne ĉiu licenco estas indulgenco

• Trafe uzita licenco estas granda potenco, sed pro mult’ da licenc’ tekst’ os tut’ sen’ je senc’

• Adasismojn ne ŝatadu, nur bonajn rimojn uzadu!

• Kiu fusxac^as pri la uz’ de l’ čapeloj, tiun ne savos eć an^geloj

Pri la movado...

• Pli bonas Landa Asocio kara, ol UEA transmara

• La delegiton ne incitu, la samklubanojn ne spitu

• Esperanton ŝatu, sed kun la angla bone rilatu

• Kie diablo ne povas, tien li reformiston ŝovas

• Nek renversebleco por idisto, nek kategorieco por espisto

• Kiu ne ronkis en gufujo, tiu ne estis en Esperantujo

• Eĉ ĉirkaŭ la akademianoj diabloj vagas

• Al UEA aliĝu, sed ankaŭ vakciniĝu

• Kiu kritikas nian verdon, tiu remaĉu sian merdon

Dankon pro la atento! :)

e-movadaj aferoj, en esperanto, amuzaĵoj, моё творчество, lingvaj aferoj, эсперанто, приколы

Previous post Next post
Up