Kiu deliras?

Jul 05, 2010 19:37


Hodiaŭ, kiam mi kontrolis unu malofte vizitatan ret-keston, mi trovis tie la mesaĝon el la retlisto "Ret-Info". Se mi ricevus ĝin en la unua de aprilo, mi tute ne mirus, sed la 28a de junio estas, ŝajne, iom maloportuna tempo por tiel ŝerci. Do, simple legu la suban mesaĝon (mi forigis nur la koncernajn retadresojn) kaj klarigu al mi, kio ĝi estas ( Read more... )

e-movadaj aferoj, en esperanto, amuzaĵoj

Leave a comment

Comments 22

garikoko July 5 2010, 23:15:29 UTC
Tiu cxi mesagxo aperis en kelkaj internaciaj retlistoj. Ie ecx estis diskuteto pri gxi, se mi ne eraras. Do, Hori Jasuo (suficxe vaste konata esperantisto) tute serioze proponis la aferon.

Reply

mevamevo July 5 2010, 23:30:46 UTC
Mi certe ne tro atente observas la retajn diskutojn, do la sola afero, kiun mi konas, estas ĝuste tiu ĉi mesaĝo. La nomon de Hori Jasuo mi multfoje aŭdis - ĝuste pro tio al mi aperis la dubo, ĉu eble temas pri iu ŝerco. Tamen, se tiel konata aktivulo konscie proponas tiun aferon kaj eĉ serioze esperas, ke "parkeraj kantadoj certe progresigos la movadon" - nu, tio estas tre alarma signalo kaj por tiu aktivulo, kaj por la movado entute... :(

Reply

slvk_q July 9 2010, 19:30:55 UTC
Vi troigas pri viaj alternativaj proponoj.
Nomon de Zamenhof homoj ja kutime scias (kvankam mi povas imagi „progresanton“ kun svagaj scioj pri historio de la lingvo), sed la himnon kvazaŭ plejparto ne scias tute aŭ scias nur du-tri liniojn.

Eble laŭ Hori Jasuo, scio de la himno povus revenigi uzantojn de la lingvo al ĝia idea idealisma kerno. Има нещо вярно.

Reply

mevamevo July 11 2010, 17:14:37 UTC
Slavik, mi rifuzas kredi, ke la supran komenton verkis vi! Relegu la proponojn de la proponinto kaj repripensu, kiel ĉio ĉi aspektas. Tio odoras eĉ ne per sektismo, sed per klara idioteco. Kiamaniere tio povas progresigi la movadon? Kiel la nura parkerado de la himno povas "revenigi" aŭ almenaŭ puŝeti la uzantojn al la interna ideo?

Reply


Ne forlasu vian shanсon!!! bukvodel July 12 2010, 13:35:09 UTC

Ne forlasu la shanсon -- nun vi povas igi la estaro de la "Societo por parkere kanti la himnon Espero" de tuta Ukrainio.

Kaj ankaw disvastigi Esperanton. Imagu kiom da homoj decidos esperantighi kiam ili vidos esperantistoj kantantaj la himnon parkere.

Reply

Re: Ne forlasu vian shanсon!!! mevamevo July 12 2010, 14:07:45 UTC
:)))))

Mi pigras rapidi. Esperanto venkos eĉ malgraŭ la "helpo" de la himno-kantantoj :)

Reply

Re: Ne forlasu vian shanсon!!! slvk_q July 12 2010, 20:25:51 UTC
Sed kiam ĝi ja finfine venkos, estos pretaj la homoj, kiuj ornamos la okazon per kantado.

Reply

Re: Ne forlasu vian shanсon!!! mevamevo July 12 2010, 20:55:45 UTC
Ho, jes, tio estos vere agrabla aldonaĵo al la Fina Venko! :)

Reply


Увековечил slvk_q July 12 2010, 21:20:52 UTC
Re: Увековечил mevamevo July 12 2010, 21:28:47 UTC
Фигассе! Даже я там упомянут! Dankon! ;)

Ну, видишь, сколько продуктивности из моей критики вышло, благодаря твоему участию :).

Reply


miram July 13 2010, 00:16:08 UTC
Ie mi legis ke fruaj instrukcioj por naci-socialistaj agitantoj enhavis la punkton, lau kiu provoj hxorkanti la himnon devis esti cxesigataj, cxar neniu konas la plenan tekston.

Persone, mi trovas "parkere" multe pli facila ol "kanti".

Reply

mevamevo July 13 2010, 09:19:22 UTC
Mi vidas neniun ligon inter la nazia okazaĵo kaj nia afero, sed ĉiuokaze tiu lasta daŭre aspektas por mi ege stranga.

Reply


Leave a comment

Up