Rudolf Diesel, inventinto de dizel-motoro.

Sep 07, 2014 23:10

Tiun ĉi lingvon mi traktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio. La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.
El tiu vidpunkto estas malfacile kompreni oponojn, kiuj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero, tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto necesegan bezonon por la paco kaj kulturo.

esperanto

Previous post Next post
Up