May 05, 2006 16:07
Jen, mi havas novan ikson!
Se vi ne scias pri kio temas, mi diru, ke mi ĵus revenis el komputila firmao, kie mi aŭtune aĉetis la novan porteblan komputilan por la universitataj studoj. Mi iris tien por ricevi novan klavaron - por la portebla komputilo...
La kialo estis, ke jam antaŭ pluraj semajnoj difektiĝis ĉe ĝi unu klavo - la litero X. Mi jes povis plu skribi iksojn, sed la klavkovrilo ne plu estis ĝuste fiksita inter la aliaj, kaj tial mi ĝin devis forigi. Restis tie nur tiu malgranda butoneto, kiun eblas premi se oni alcelas per la fingro la centron de tiu kvadrato kiu restis post la forigita klavkovrilo (kiu foje dismuntis iun klavaron, certe scias pri kio temas). Do, eblis tajpi la literon, sed kun iom da malfacileco kaj per alia maniero ol la ceterajn - skribante tion ĉi mi ade rekonscias, kiel mia ringfingro ĉiam aŭtomate la specialan pozicion ekformas, kiam ĝi moviĝas sur la klavon X celante premi ĝin. Bezonatos ŝajne iomete da tempo por maltrejni tion :)
Oni provis antaŭe mendi por mi simple novan klavon X mem, sed evidentiĝis ke tiu nova estis de alia tipo kaj ne enmeteblis en mian komputilon. Tial oni poste decidis mendi novan tutan klavaron. Ĝi kostis min 1.000 kronojn (tuta prezo de la komputilo estis ĉ. 30.000), sed espereble oni redonos ilin, ĉar la komputilo estas ankoraŭ sub garantio. La teknikisto diris al mi, ke ene de la malnova troviĝis multegaj manĝeroj kaj haroj - sed tio ja kompreneblas, se mi uzas la komputilon ĉiutage dum multegaj horoj. Do, bonas, ke nun kun la nova mi povas eki denove ĝin malpurigadi ;-)
Tamen plej amuza mi trovas simple tion, kiu klavo difektiĝis. Mi ne certas ĉu vere estis tial, sed ja mi opinias ke mi vere rajtas supozi, ke la fakto ke temis ĝuste pri klavo X havis ion komunan kun tio, ke mi tiom ofte uzas ĝin. Ja mi per la malnova klavaro verkis multegajn artikolojn por la Esperanto-vikipedio, skribis plurajn kontribuojn vivĵurnalajn, tajpis nekalkuleblajn leterojn al miaj esperantistaj amikoj ktp. Kaj ĉion mi aŭ skribis iksokode, aŭ la programo Ek! anstataŭigadis por mi - sed ja denove por akiri la esperantajn literojn, mi tajpis iksokode kaj la programo anstataŭigadis por mi. Mi eĉ supozetas, ke eble oni faris la klavon X iom malpli rezistan, ĉar antaŭvidis ke homoj ne tiom ofte uzas ĝin - sed ili forgesis pri esperantistoj :-D Nu, ĉu eble mi ekde hodiaŭ ŝanĝu mian Ek!-agordon kaj ekskribu ĉion laŭfundamente per h-kodo? Eble tiam post plia duonjaro mi vidos, ĉu same mia H-klavo difektiĝos aŭ ne :)
universitato