20 jaroj kaj unu venko

May 03, 2006 20:58

Mi ne komentis la 20-an datrevenon de la nuklea akcidento de Ĉernobilo ĝis nun (kvankam promesis fari tion), sed hodiaŭ ni menciis ĝin en la diskutrondo gvidata de iu eminenta profesoro de mia fakultato (la sama kiu prelegis en la konferenco pri Godelo), kiun mi ekde kelkaj monatoj regule ĉeestas kaj multe ĝuas. Oni tie ĉiam rememoras kaj koncize prikomentas la datrevenojn de la antaŭaj du semajnoj, kaj poste laŭ intereso pluen direktas la diskutadon.

Dum la rememorigo pri la datreveno ĉernobila, mi ekkonstatis, ke kunvenis pluraj por mi signifaj faktoj tiuokaze - ne nur ke la akcidento okazis antaŭ precize 20 jaroj kaj ke mi ankaŭ baldaŭ 20-jaraĝiĝos, sed eĉ mi kalkulis ke mi naskiĝis precize 20 tagojn post kiam la akcidento okazis. Iom speciala persona konekto kiun mi sentas rilate al tiu evento fontas de tio, kion rakontis al mi mia patrino. En tiuj tagoj ŝi estis graveda kaj mi baldaŭe naskiĝonta, kiam venis la 1-a de majo. Laŭ la kutimoj, kiuj fakte por multaj fariĝis preskaŭ devoj, en la socialismaj landoj je tiu tago ĉiuj partoprenadis procesiojn por festi laboron, la laboristan ŝtaton kaj la komunisman partion. Por plej multaj tio tamen estis simpla amuziĝo kaj ebleco aĉeti varojn aliam nehaveblajn (kiel bananojn, oranĝojn...), sen ajna politika fono. Mia avino (kiu tamen nun jam ne plu vivas) tiam atentigis ŝin, ke ŝi ne iru al la procesio, ĉar eksplodis Ĉernobilo. Tiun informon oni havis de la radiostacio "Voĉo de Ameriko" - la ĉeĥoslovakiaj amaskomunikiloj silentis pri tio, por ne malkuraĝigi al la homoj ĉeesti la procesiojn...

Laŭ kion oni eksciis poste, Ĉeĥoslovakio ne estis tiom signife trafita de la radioaktiva nubo, sed tamen mi sentas dankemon al miaj panjo kaj avinjo, kaj same ankaŭ al la usona radiostacio. Sed ja kiel infano baldaŭ naskiĝonta mi ŝajne ne plu estis iel serioze minacata. Ege interesaj laŭ mi tamen estas rezultoj akiritaj antaŭ nelonge de unu ĉeĥa esploristo, kiu konstatis ke en unusola monato ene de pluraj jardekoj - novembro 1986 - naskiĝis en hodiaŭa Ĉeĥio pli multe da knabinoj ol knaboj. Estas konata fakto, ke knaboj ĝenerale laŭnature pli oftas, sed samtempe ke radioaktiveco pli minacas al ili ol al inoj. Kaj tiuj, kiuj naskiĝus novembre de 1986, estis fine de aprilo trimonataj fetoj. Kaj al tiaj onidire radioaktiveco minacas plej multe... Aperis disputoj pri valideco de liaj konkludoj, kvankam la statistikoj mem estas nefaligeblaj. Strange ke eĉ 20 jarojn post la akcidento, oni daŭre ne scias pri ĉiuj ĝiaj konsekvencoj.

Kaj unu bona novaĵo finen: Antaŭ minutoj mi eksciis perrete, ke mi venkis en interreta konkurso kaj gajnis "ekskurson al Eŭropo". Fakte temas pri unusemajna vojaĝo al Bruselo, Lucemburko kaj Ŝtrasburko, kun vizito de la tieaj eŭropuniaj institucioj. La vojaĝo okazos inter la 8-a kaj 14-a de oktobro 2006. La konkurson organizas la plej juna ĉeĥa kaj de mia regiono devenanta eŭropparlamentano Tomáš ZATLOUKAL, kaj ĝi konsistis el 50 trieblecaj demandoj pri Eŭropa Unio. Kvankam malfacilaj ("kiu el la jenaj tri landoj havis en 2002 la plej altan relativan senlaborecon kiel procenton de sia laborforto?"), ĉiujn la demandojn sukcesis ĝuste respondi 76 homoj (inkluzive de mi), kaj el tiuj oni hodiaŭ lotumis na 40 gajnantoj. Do, se iuj de vi hazarde troviĝos en ajna el tiuj urboj en tiu tempo, eblos renkontiĝi! :)

universitato, belgio06, historio, vikipedio

Previous post Next post
Up