"Ne vere"

Sep 08, 2006 13:13

Babilante kun homoj ĉiutage en esperanto ĉefe per ICQ, mi dum la tagoj post mia reveno el la 33-taga somerumado en Esperantio rimarkis, ke mi plej verŝajne dum tiu monato kaptis ankaŭ iujn novajn parolmanierojn, kiujn mi antaŭe ne uzadis.

Plej okulfrape mi rimarkas, ke mi nun havas ege fortan tendencon uzadi la vortduopon "ne vere". Ekzemple responde al amiko kiu proponas ion: "Fakte, mi ne vere interesiĝas pri tiu tempo, sed tamen mi pensas, ke mi povus helpi."

Antaŭe mi ŝajne simple dirus "ne". Mi supozas, ke eble tiu ĉi ŝanĝo de kutimo povus signifi iun emon al plia ĝentileco dum neado, kiun mi lernis dum la fizika kunestado kun aliaj homoj en tiom da sinsekvaj aranĝoj.

Mi serĉis iun informon pri tio en PMEG, sed ne trovis. Tamen, mi vidis, ke Bertilo tre ofte citas ĉe aliaj lingveroj ekzemplojn, kiuj enhavas tiun ĉi konstruon, kaj ke ankaŭ mem foje dum klarigado de gramatikaĵoj utiligas ĝin. Tio pensigas min pri tio, ĉu ĝi eble estas iu kutima lingvouzo kaj ĉu ĝi simple ne estos marko de pliboniĝo de mia lingvaĵo akirita dum la intensiva eksponiĝo al esperantlingva medio dum tiom longa tempo.

Kion vi pensas?

esperanto

Previous post Next post
Up