Alla Kudrjaŝova estas mia najbarino

Sep 05, 2006 17:59

Hieraŭ vespere mi faris ekskurseton al apuda urbo Zlín, la ĉefurbo de la regiono en kiu mi vivas (se mi ne estas en Brno kie mi studas kaj kiu estas regiona ĉefurbo por si mem). Post reveni el la someraj 33 tagoj en Esperantio, mi legis en retpoŝto ke mi havas provizore novan "najbarinon" - juna rusa esperantistino Alla Kudrjaŝova ("Benita") staĝas nun en Zlín ĉe firmao okupiĝanta pri aspektigado, kaj restos tie dum duonjaro. Estis amuze ekscii jam ke dum ŝia adiaŭa festo en Moskvo ĉeestis kelkaj amikoj miaj, ekzemple Ksenia-Libera. Kaj kiam mi vizitis ŝin nun, ni povis multe pli babili pri diversaj aliaj homoj, la somera IJK (kiun ŝi bedaŭrinde maltrafis, kvankam ja antaŭe ĉeestis en Zakopane kaj en Kovrov eĉ estis LKK-anino) kaj aliaj aferoj. La du kaj duona horoj vere malmultegis. Mi antaŭe persone ne konis ŝin, sed nun trovas ŝin afabla kaj inteligenta knabino. Kaj krome ŝi ege volas engaĝiĝi en nia ĉeĥa junulara movado, pri kio mi tre ĝojas. Mi kunportis por ŝi plurajn aferojn kiel informilojn aŭ "la" DVD-n por transdoni, fotojn por montri ktp. Kaj certe ni ne vidis nin lastfoje.

Cetere, se iu el vi ŝatus ke mi transdonu salutojn, skribu komente kaj mi ĝoje faros (ekzemple ŝi eĉ mem ekparolis pri a2na, do al tiu povas iri saluto ŝia jam tuj nun :).

ferioj, esperantio

Previous post Next post
Up