Oct 31, 2006 03:49
Hodiaŭ vespere dum mia lasta lekcio en la universitato... la profesoro de la studobjekto Tradukiloj menciis flanke Esperanton.... (li ne scias ke mi scipovas ĝin).
Li demandis: Ĉu vi aŭdis iam ion pri Esperanto?
Mi faras projekton pri eo en alia studobjekto, k ĉiuj miaj kunlernantoj scias ke mi parolas pri ĝi (kelkaj ne povas kredi ke oni vere parolas ĝin) k ke mia projekto temas pri nia kara lingvo. Do, kiam la profesoro demandis tion, ĉiuj respondis "Jes!!" k ĉiuj ekrigardis min.
La profesoro poste diris... neniu parolas ĝin... estas malveraĵo (aŭ io simile). Oni ĉiam parolas la lingvon de la tiama imperio. Kiam Romo estis Romo, ĉiuj parolis latinon, nun oni devas paroli la anglan. Kaj ĉiuj mokridis min ege.
Poste li daŭris dirante: Se oni volas paroli la portugalan, antaŭen, oni povas feliĉi danke al tio, sed tio same ne utilas. Se oni volas lerni la francan, tio estas nur por koketi virinojn .... ekster francio oni povas paroli kun neniu per la franca....
La plej forta impreso ne estis aŭskulti tion... mi ja konas la malveraĵojn k antaŭjuĝojn kontraŭ mia lingvo. Tio kio ŝokas min estas ke estis precize Li kiu faris tion.... tiun profesoron mi ĉiam admiris... mi sentis grandan malĝojon (k klare, mian malĝojon ne malpliigis la publika mokrido, kiu daŭros plurajn tagojn k kiu ekestos malagrablajn interparolojn en la venontaj tagoj). Poste mi pensis en la salvadora onidiro: Nescio estas aŭdaca (maltima).
Mi estas ja utopiulo... mi estas ja esperantisto... mi estas ja komunisto... mi estas ja kristano... mi loĝas k vivas en kontraŭa medio... ĉiam mi estis strangulo... ĉiam stultulo, ĉiam mokindulo... ekde infaneco... Ekzemple mi memoras ke iam, kiam mi estis 11-jara, en la lernejo, mi diris ke mi volis justecon en tiutempa situacio (ne gravas la kunteksto)... sed ĉiuj mokridis min....
Neniam fidon mi perdis... tial min ĉiam interesis la historio de mia lando, tial mi volas esti instruisto k profesoro, tial mi lernis eon, tial mi ankoraŭ revas Alian Eblan Mondon, mondon kie ĉiu povas havi egalajn rajtojn ol aliulo. Mondon kie oni povas vere esti libera.
Se oni devas suferi ĉiutage k ĉiumedie publikajn mokridojn pro paroli Esperanton aŭ pro pensi ke Alia Ebla Mondo vere eblas aŭ pro paroli pri la vera Dio de Jesuo, mi suferos ilin plaĉe.
Utopioj ĉiam donos direkton al mia vivo... kaj ne estas pro senpripensa ribelemo, sed pro la fakto ke iu devas revi estontecon... se neniu revas ĝin, kion ni konstruos? Sendube iu devas revi ĝin, por gvidi (aŭ almenaŭ opinii) ĝin... do, mi devas okupi tiun postenon. Mi konscias ke mi suferos pro tio... sed iu devas fari tion... mi postenos tiel do.
La Dio de Jesuo estu mia gvidanto.
alimondismo,
esperanto,
revo,
mi,
utopio