Nu, supoze mi jam devus esti libera je la universitato, sed ne.
Okazis ke gravulo de la universitato lastatempe petis de ni (mi
prilaboras finan laboraĵon [tezon] kune kun aliaj du personoj),
enmeti pli da enhavo, rilata sed ne akordita je la komenco de la
laboro. Ni startis je marto 2007, planinte liveri ĉion maksimume
je la 17a de aŭgusto kaj ni povis atingi tiun daton fininte
ĉion... sed tiu gravulo insistis kaj nia konsilanto diris al ni
ke estus pli bone obei tiun “peton”.
Do, ni “decidis” fari krome tiun alian parton kiu
estas malfacilega por ni, kaj ŝanĝas meze profunde la
ceteran laboraĵon, do ni devis peti prokraston por la livero de
tiu laboraĵo...
Ni havas unu monaton pli por liveri ĉion, t.e. ni povas
liveri maksimume je la 17a de septembro. Kompreneble ni volas fini
ĉion plej baldaŭ kiel eble; do ni planis ke ni povos fini
la laboraĵon je la 1a aŭ 3a de septembro (espereble
ni atingos fini ĉion antaŭ ol tiam).
Tio bedaŭrigas min pri pluraj aferoj. Unue mi ne povos dediĉi
tempon por prizorgi kaj organizi novan esperanto-kurson ĝis je
septembro ĉi-jare... ĝi devos komenciĝi poste, je
oktobro eble (konsiderante tamen kiom mi devas lerni pri instruado,
eble konvenas ke mi dediĉu la ceteron de la jaro por lerni
instrui).
Due, mi devos atendi pli da tempo por komenci labori.
Trie,
mi devos esti dum ankoraŭ multa tempo kun miaj malagrablaj
kunlaborantoj (mi ja ne plu volas vidi ilin).
Nu, nur restas subteni mian animforton dum almenaŭ du
semajnoj plu.
Antaŭen Eduardo!, Vi kapablas!