Senhontuloj k senhumanuloj / Sinvergüenzas e Inhumanos

Feb 17, 2007 11:39


eo:

es:

Ĉi-semajne la reganta dekstra partio de Salvadoro (ARENA), petis en la deputitejo, deklari sian plej faman fondinton (Roberto D'Aubuisson), Meritoplenega Filo de Salvadoro. Titolo rezervita nur al ege gravaj personoj (nepre salvadoranoj), kiuj forte k daŭre kunhelpis progresigi la landon kaj/aŭ artojn kaj/aŭ sciencojn kaj/aŭ popolon (ĝenerale devus esti tre grava, fama k imitinda persono).

Tiu partio de fiuloj, volas konstrui novan ŝajnon por sia fondinto (kiu jam delonge mortis). Ili estas tre inteligentaj, ili scias ke (preskaŭ ĉiuj) miaj samlandanoj facile kredas ĉion kion diras la amasinformiloj. Kaj ili regas la plej grandajn, povajn k influajn amas(mis)informilojn de la lando. Estas interese mencii ke la prezidanto estas samtempe la prezidanto de la lando, de tiu partio k la proprietulo de la plej granda grupo de radiofirmaoj de la lando.

Feliĉe, en- k ekster-landaj institucioj rapide reagis protestante kontraŭ tiel granda ofendo al la historia memoro. Kompreneble ankaŭ la nacia maldekstra partio, FMLN, ne permesis tiel grandan ofendon al la popolo. Ankaŭ multaj institucioj (precipe enlandaj) protestis vigle ekster la deputitejo k la eksterlandaj sendis amason da leteroj por kontraŭstari la peton.

La argumentoj estas tre klaraj, tiu fi-mortigisto nepre ne povas esti Meritoplenega Filo de Salvadoro ĉar li gvidis k ordonis grandan kvanton da mortigoj dum li estis gravulo en la nacia armeo. Kiam nia civitana milito finiĝis, la (internacia) Komisiono pri Vero konkludis ke li estas intelekta gvidanto (interalie) de la mortigo de nia plej fama martiro Sankta Romero de Ameriko (legu la antaŭan blogaĵon).

Fine de la hieraŭa mateno, la fiuloj decidis demeti la peton ĉar ĉiuj grandaj k influaj institucioj kontraŭstaris ĝin firme. Ili nur diris ke demetis ĝin pro prudento, ke volis eviti violenton, kaj ke poste, siatempe, la peto estos akceptita...

Esta semana el partido oficial (derechista) de El Salvador (ARENA), pidió en la asamblea legislativa (el parlamento), declarar a su más famoso fundado (Roberto D'Aubuisson), Hijo Meritísimo de El Salvador. Título reservado sólo a salvadoreños muy importantes, que hayan contribuido al progreso del país, las artes, las ciencias, al pueblo (en general tendría que ser una persona muy importante, famosa y a imitar).

Ese partido de desgraciados, quieren construir una nueva imagen para su fundador (que ya murío hace mucho). Son muy inteligentes, saben que (casi todos) mis connacionales fácilmente se creen todo lo que dicen los medios. Y ellos dominan los más grandes, poderosos e influyentes medios de (des)información masiva del país. Es interesante mencionar que el presidente es al mismo tiempo presidente del país, de ese partido y el propietario del grupo radial más grande del país.

Felizmente, instituciones nacionales y extrangeras reaccionaron con rapidez protestando contra tal grande ofenza a la memoria histórica. Obviamente también el partido de izquierda nacional, el FMLN, no permitió tal granda ofenza al pueblo. Muchas instituciones (principalmente nacionales) también protestaron con energía afuera de la asamblea y las extrangeras mandaron cantidades de cartas para rechazar la petición.

Los argumentos son muy claros, ese asesino es imposible que sea Hijo Meritísimo de El Salvador porque él manejó y ordenó una gran cantidad de asesinatos mientras fue importante en el ejército. Cuando nuestra guerra civil terminó, la Comisión de la Verdad concluyó que él fue autor intelectual (entre otros) del asesinato de nuestro más famoso mártir San Romero de las Américas (léase el post anterior).

Al final de la mañana de ayer, los desgraciados retiraron la petición porque todas las instituciones grandes e influyentes la rechazaron con firmeza. Ellos sólo dijeron que la retiraron por prudencia, que querían evitar violencia, y que después, en su momento, la petición será aceptada...

Danke al Dio ne ĉiuj forgesis jam tiun parton de nia historio... Tiu partio erare elektis la momenton (senpripense agis nun, precipe ĉar je 2009 okazos tutlanda voĉdono por prezidanto, deputitoj k urbestroj kaj ili urĝe bezonas komenci la kampanjon), ĉar mia popolo k ĉiuj kiuj konas iomete la historion de mia lando, ankoraŭ en forgesas tion kio okazis antaŭ tiom da jaroj. Kaj espereble neniam forgesos.

Kion pli mi povas diri...?

La damnulo estis freneza kontraŭkomunisto (k krome, altranga lerninto en La Lernejo de Ameriko), same kiel multaj dekstruloj. Ili asertas ke oni devas protekti nian liberon kontraŭ la komunisma minaco (k tiu fiulo estis unu el la plej grandaj batalantoj kontraŭ la gerilo, do heroo de la novliberalisma partio). Kaj mortigis ĉiun kiu ŝajnis komunismema (eĉ pastrojn).

Amiko mia ekkrias ironie: La mortiginto de Sankta Romero estas Meritoplenega Filo de Salvadoro!! Kia honto!! Nun mankas nur Hitler!!

Mi aldonus, ankaŭ ironie, ke poste eble la usona prezidanto ricevos medalon aŭ honortitolon far tiu partio pro defendi liberon, demokration k pacon tra la mondo.

Denove, Kion pli oni povas diri? Tiuj fekaj kapitalistoj jam perdis aŭ ĉian honton aŭ ĉian humanecon. Ajnkaze ni ne plu permesu ke ili regu plu.

Gracias a Dios no todos han olvidado esa parte de nuestra historia... Ese partido se aquivocó al elegir el momento (ahora actuaron sin meditar, principalmente porque en el año 2009 van a ser la elecciones para presidente, diputados y alcaldes y necesitan con urgencia comenzar la campaña), porque mi pueblo y todos los que conocen un poquito de la historia de mi país, todavía no olvidan lo que ocurrió hace tantos años. Y ojalá nunca lo olviden.

¿Qué más puedo decir...?

El maldito fue un loco anticomunista (y además, ejemplar estudiante de La Escuela de las Américas), igual que muchos derechistas. Ellos aseguran que se tienen que proteger nuestras libertades contra la amenaza comunista (y ese desgrasiado fue uno de los más grandes luchadores contra la guerrilla, y por lo tanto héroe del partido neoliberal). Y asesinó a todos los que parecieran simpatizantes del comunismo (incluso padres).

Un amigo mío exclama con ironía: ¡¡El asesino de Monseñor Romero es Hijo Meritísimo de El Salvador!! ¡¡Que vergüenza, ahora sólo falta Hitler!!

Yo agregaría, también con ironía, que tal vez después el presidente gringo recibirá una medalla o título honorífico de parte de ese partido por defender la libertad, la democracia y la paz en el mundo.

De nuevo, ¿Qué más puedo decir? Esos capitalistas de mierda, o ya perdieron toda vergüenza, o todo razgo de humanidad. En cualquier caso no debemos permitir que sigan dominando.

alimondismo, politiko, maldekstro, utopio

Previous post Next post
Up