preskaŭ surveturita / casi atropellado

Jan 26, 2007 13:02


eo:

es:

Diable!!
Hieraŭ vespere kiam mi eliris el la Universitato, feka stultulo preskaŭ surveturas min.

Mi (kune kun aliaj, eble 5 aŭ 6 studentoj) volis trapasi la straton frontan al la enirejo de la universitato, k kiel ĉiam, ni pasis sur la blankaj strekoj (sur kiuj piedirantoj devas pasi), inter du haltintaj aŭtoj sur la unua koridoro; kaj ĉiuj ni estis atentante la alidirektan koridoron (aŭ pli precize, la aŭtojn kiuj venis sur la alia koridoro). Antaŭ ĉio alia, mi devas klariki ke temas pri du-koridora ambaŭdirekta ŝoseo.

Nu, kiam mi kaj la aliaj studentoj estis sur la alidirekta koridoro, subite io batis mian maldekstran kruron ĉe sub la genuo k mi alrigardis la maldekstran flankon (la direkton kien devus iri normale aŭtoj). Kaj klare, tiu stultulo venis sur tiu koridoro kontraŭdirekte k ne vidis nin pro tio ke ni pasis inter tiuj du haltintaj aŭtoj. Danke al Dio li ne forte batis min.
Mia nura reago estis travidi la fronton de la aŭto k diri “¡Pendejo!” (Stultegulo! k Fiulo!) k finis trapasi la straton. La neprudenta junulo rapide forkuris de la loko... Feka fiulo! Merda Fekulo! @#$%&

Jen bilda klarigo:

¡¡Diablos!!
Ayer en la tarde cuando venía saliendo de la Universidad, un estúpido de @#$%& casi me atropella.

Quería pasarme (junto con otros 5 o 6 estudiantes) la calle que está en frente de la entrada de la universidad, y como siempre, nos pasamos por las rayas blancas (por las cuales los peatones tienen que pasar), entre dos carros que estaban detenidos en el primer carril; y todos estábamos viendo el carril contrario (o más precisamente, los carros que venían en el otro carril). Antes que nada, tengo que aclarar que se trata de una carretera de dos carriles en ambos sentidos.

Bueno, cuando yo y los otros estudiantes estabamos sobre el otro carril, de repente algo golpeó mi pierna izquierda abajo de la rodilla y voltié a ver al lado izquierdo (a la dirección hacia donde tendrían que ir normalmente los carros). Y claro, ese estúpido venía sobre ese carril en dirección contraria y no nos vió porque pasamos entre aquellos dos carros detenidos. Gracias a Dios no me golpeó con fuerza.
Mi única reacción fue mirar todo el frente del carro y decir “¡Pendejo!” y terminé de pasar la calle. El bicho inprudente huyó rápidamente del lugar... @#$%&

Un dibujito para aclarar:



mi

Previous post Next post
Up