Esperanta opinisondado

Feb 12, 2020 22:28


Прошу участвовать в этом опросе только эсперантистов (которые вменяемо понимают суть вопроса)!

Karaj E-amikoj, bonvolu respondi, kiel vi preferus esperantigi la komunan/ĝeneralan nomon de la fifama viruso, kiu lastatempe kaŭzis epidemion en Ĉinio kaj eĉ ekster Ĉinio (latine - Coronavirus, ruse - коронавирус)? Mian preferatan varianton mi ne ( Read more... )

en esperanto, lingvaj aferoj, вопросы к читателям, языки и языковая проблема

Leave a comment

Comments 40

n0mad0 February 12 2020, 21:07:35 UTC
Mi trafis eĉ la varianton "koronaria viruso".

Reply

vmel February 13 2020, 07:58:34 UTC
...tute mallogikan kaj misgvidan.

Reply

mevamevo February 13 2020, 14:57:21 UTC
Mi feliĉe rememoris pri tre bona ekzemplo, kiu pruvas, ke la peno nepre dispecigi la latinajn etimojn kaj traduki ties partojn minimume NE NEPRAS.

Jen la fundamenta (!) vorto "leontodo" (← mez.-lat. leontodon ← hel. λέων «leono» + ὀδών «dento»). Z tutcerte konsciis pri la rekta signifo de tiu vorto; estas prezentitaj la franca traduko "dent de lion" kaj la angla "dandelion". Tamen por la Esperanta formo li ja prenis la latin-helenan praetimon. Ĉu vi povas prezenti iun kontraŭekzemplon, kiam la primare (t.e. etimologie) "kunmetitaj" nomoj de vivuloj estis poparte (he-he, kaj po-parte, kaj pop-arte!) tradukataj al E?

Reply

vmel February 14 2020, 06:45:22 UTC
"Leontodo" en multaj lingvoj nomiĝas sen ia ligo kun "leona dento".
Malaj ekzemploj? Nu, minimume, terpomo, neforgesumino, - se mi bone komprenis vian tezon.

Reply


sxakludant February 13 2020, 06:42:18 UTC
Проголосова так, потму что читл вот это
https://dxdy.ru/post1438215.html#p1438215
Предположу, в чём тут дело. Мне кажется, в том, что русское слово "коронавирус" произошло не от русских слов "корона" и "вирус" (тогда бы оно действительно было "короновирус" или "корона-вирус"), а от английского слова "coronavirus" - которое, в свою очередь, образовалось от английских же "corona" и "virus" по английским же правилам словообразования.

Reply

mevamevo February 13 2020, 14:40:42 UTC
Fakte, la angla vorto estas rekta pruntaĵo el la latina nomenklatura nomo. Laŭ mi, la formo "koronaviruso" estas la plej racia kaj natura solvo (ĉar esperantigo de la latinaj nomoj okaze de la biologiaj specioj estas tute normala afero), sed ial aperis sufiĉe multaj subtenantoj por "kronviruso" eĉ inter la akademianoj... :(

Reply

n0mad0 February 13 2020, 20:35:07 UTC
Ĉu estas aliaj kazoj, kiujn oni povus uzi kiel precendeco? Ĉu ekz la nomo rotavirus estas esperantigita?

Reply

mevamevo February 14 2020, 13:28:32 UTC
Mi penis trovi bonajn ekzemplojn pri virusoj, sed, bedaŭrinde ne trovis. Ĝis nun esperantistoj ne havis gravajn okazojn paroli pri ili.

Reply


stephan_nn February 13 2020, 12:38:05 UTC
Mi longe komparis, ĉu estas simila al krono aŭ korono... Ŝajne, al kronoj tamen.

Reply

mevamevo February 13 2020, 14:42:43 UTC
Origine ja temis pri "krono", tio ĝustas. Sed kial ni komencu dispecigi la latinajn etimojn (ĉi-okaze la primara etimo estas ja la latina nomenklatura nomo!) kaj aparte traduki ties erojn al Esperanto?!

Reply

jonah3 February 14 2020, 09:37:27 UTC
Laŭ mi al korono.

Reply

sxakludant February 14 2020, 12:52:54 UTC
ne
aux kronviruso (se pauxsi)
aux koronaviruso

Reply


sxakludant February 14 2020, 05:18:18 UTC
Меня вот чиво боле поражает:
https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uhano&type=revision&diff=6855545&oldid=6853803
стоило этому городу стать знаменитым, как понабежали
По-моему, за такие правки руки отрывать надо по самую задницу, не?

Reply

mevamevo February 14 2020, 13:30:36 UTC
Ну, в википедии всякое бывает, к подобным "набегам" нужно относиться спокойно.

Reply


russian_om April 27 2020, 22:14:33 UTC
Cxu oni povas uzi vorto k-viruso?

Reply

mevamevo April 28 2020, 07:24:03 UTC
Oni ja povas, sed ĝi estas eĉ malpli taŭga (laŭ mi), ol la antaŭaj variantoj.

Reply


Leave a comment

Up