Ho, li faras por si, faras li malpezajn,
Ho, malpezajn jen galerojn ja...
Kanto
Mi petis, ke por mi estu farataj neniaj ceremonioj.
Petro la Unua
Ĉapitro sesa
1. La juna ŝipestro
Sur la Mosea insulo, sub kurba betuleto, sur arbostumpo estis kviete
sidanta Demĉjo; fleksante la fingrojn[1], li rakontis al Rjabov, kiu hodiaŭ veturas en la cara
sekvantaro: kaj princo Golicin, kaj Saltikov, kaj Buturlin, kaj Ŝein,
kaj Trojekurov, kaj Nariŝkin, kaj Pleŝĉejev, kaj fremdlandanoj -
Patriko Gordon kun Lefort, kaj princo Romodanovskij...
- Jen do ni havos nun kun kiu la animon faciligi, konversacii en
nia maniero, fiŝista! - subridis Rjabov. Kaj tiris la nazon de
Demetrio:
- Vi same estas bojaro, kiel mi vidas. Eble, vi havas tie
protektantojn?
Estis venanta griza, malhela tago, sur la ĉielo rampis ŝiritaj nuboj.
Supre, ĉe la cara palaco, batis kanonoj, la sonora tondro longe staris
en la oreloj.
- Jen kiele! - kun estimo diris Demetrio.
- Ni iru rigardi! - vokis la rudristo.
Ili aliris al traboj, al la akvo mem. Hodiaŭ estis malfacile rekoni la
antaŭe kvietan Mosean insulon. Sur Dvino, sur ties malkruta bordo, sur
glitiga, malsekigita de pluvo argilo staris amasoj da urbanoj, sataj
negocistoj, kiuj sur platboatoj venas de la rivera supro al foiro,
transportas varojn el Jaroslavlo, el Kostromo, Vologdo, Solviĉegodsko;
staris fiŝistoj en botoj ĝis femuroj, en trikitaj ĵerzoj, en surmetitaj
sur la larĝajn ŝultrojn kaftanoj; staris grandkorpaj, akralangaj, gajaj
fiŝistaj edzinoj; staris almozuloj, senpreĝejaj popoj, pilgrimuloj,
fuĝintaj monaĥoj, dvinaj boatistoj, mizeraj haŭlistoj, kiuj en grandaj
brigadoj estis trenantaj negocistajn ŝipojn sur Dvino...
Por ordo kaj pompo inter la homamaso kaj la rivero, sur la bordo mem,
etendiĝinte je longa linio, staris kubuton al kubuto pafistoj kun
muskedoj kaj tranĉiloj. Rivera malvarma vento pufigadis grizajn barbojn
de vilaĝestroj, movetadis baskojn de longaj verdaj kaftanoj,
malsekiĝintajn en pluvo, sed la regimentoj staris senmove, kaj nur la
grasdika, blankvizaĝa, obeza kolonelo Snivin veturadis jen antaŭen, jen
malantaŭen, preskaŭ sur la dvina akvo mem, ĉirkaŭrigardadis sian
militistaron kaj feroce surtretadis per sia nigra virĉevalo tiujn
el la malnobla popolo, kiuj estis pli viglaj kaj ŝoviĝadis inter la
vicojn de la pafistoj.
Sur la Mosea insulo staris nemultaj kanonoj, sed la kanonistoj lertiĝis
pafi per ili kun tia rapideco, ke la popolo nur miradis: kanonisto
ŝovas pulvon, enigas per bastono stupon, ŝtopas firme, kaj oni jam
portas meĉon. Li pafas, kaj ne atendante, ĝis la kanontubo malvarmiĝos
tute, oni denove portas pulvon...
De la bordo, de la albordiĝejo al la domo kondukis larĝa riĉa irtapiŝo,
sternita sur puraj tabuloj. La domo rigardis al Dvino per dek ruĝaj
fenestroj kun vitraj kadroj, kaj apude estis ankoraŭ dometo kun ses
trabaj fenestroj kun glimaj lapformaj kadroj, bunte kaj gaje farbitaj.
Apud la pordoj tie kaj ĉi tie kreskis pinoj, kaj sub ĉiu pino staris
gardisto - kun muskedo, kun lipharoj kvazaŭ de kato, kun tranĉilo sub
la zono. En la domoj jam estis hejtataj la hejtiloj, estis videble,
kiel el la tuboj jam iras fumo, kaj videblis la kuirejo, apud kiu
kuiristo-fremdlandano, en ronda mallonga pantalono kaj ĉapo, estis
forhakanta kapojn al supernutritaj, alveturigitaj de malproksime,
obeemaj anseroj.
Dum la rudristo estis pririgardanta la caran domon kun la kuirejo, la
popolo sur la bordo furioze ekkriis, ree pafis kanonoj - tiel, ke
dum ioma tempo Rjabov tute nenion aŭdis, kaj ekaŭdis poste, kiam ekludis
kornetistoj per kornetoj kaj, larĝe malferminte la buŝojn, ekkantis
katedralaj kantoroj. La homamaso ankoraŭ moviĝis antaŭen kaj haltis.
La pluvo nun verŝiĝis pli forte, ol antaŭe, kaj ĝiaj densaj strioj
estis vipantaj la homojn, la teron, la hulan supraĵon de Dvino, kies
alia bordo nun tute ne videblis en la densa reto de la pluvego kaj nur
diveneblis fore sub pezaj grizaj ŝvelaj nuboj.
Starinte iomete kaj nenion vidinte bone, ĉar la pafistoj kaj rajdistoj
estis ŝirmantaj por li la ŝipojn, venantajn laŭ Dvino, Rjabov grimpis
supren, tien, kie staris kanono, pensinte, ke en tiela tumulto neniu
patro-ekonomo aŭ rajdisto interesiĝos pri li, rudristo...
La bildo, aperinta antaŭ liaj okuloj, frapis lin: grandaj pezaj barkoj
kaj remŝipoj, novaj, ornamitaj per silkoj, persaj kaj tataraj tapiŝoj,
per broditaj teksaĵoj, kun standardoj kaj flagoj estis venantaj el la
malbonvetera obskuro. La remistoj estis levantaj la remilojn, ŝipanoj
estis ĵetantaj haŭserojn, la ŝipoj estis knare albordiĝantaj. Sur la
bordo tondris korneta muziko, ekscitite batis sonoriloj, kaj elirinta
antaŭen katedrala ĥoro dolĉe kantis «Gracon».
Kaj sur la barkoj tiutempe unu post la alia estis aperantaj homoj,
vestitaj kun tia brilo kaj riĉo, kian Rjabov ankoraŭ neniam vidis en
sia vivo.
Plej multaj el tiuj homoj, evidente, frostiĝis dum la vojo sub pluvo
kaj vento, multaj envolvis sin en longajn mantelojn kaj kun malplezuro
estis rigardantaj al flakoj de la Mosea insulo, al la dometo, kiu al la
dvinanoj ŝajnis palaco, al la furiozanta, krianta popolo, al la
rajdistoj, dekstren kaj maldekstren disdonantaj vipajn batojn. Sed la
kuntiritaj brovoj kaj la malkontentaj vizaĝoj nur estis donantaj al la
cara sekvantaro plian majestecon kaj servis por voki en la popolo
respekton kaj timon.
Rjabov ne sentis timon, sed nur, ekvidinte la kolerajn mornajn vizaĝojn
de la sekvantaranoj, pensis: «Jen, kiaj birdoj» kaj komencis serĉi, kie
estas la caro. Sed homoj sur la barkoj kaj remboatoj estis tiom multaj
kaj vestitaj tiom bele, ke li ne sciis, kien rigardi: jen ĉapelo ŝajnis
al li vere cara; jen tro pufa peruko - certe, la caro; jen iu dikventra
korpulenta barbulo ridis tro libere - ĉu ne la caro? Kaj alia rigardas
kolere, kiel besto, eble, li estas la caro?
La unuan, plej grandan barkon homoj en mallongaj kaftanoj per haŭseroj
altrenis al la albordiĝejo kaj intencis jam fiksi ĝin, kiam subite
altega ulo, aspekte aĝa dudek kvin jarojn, sen ĉapo, kun malhelaj
krispaj haroj, komencis diri, ke ili faras malĝuste, necesas alie, por
sufiĉu loko ankaŭ por alia ŝipo. La homoj en kaftanoj disputis, poste
obeis, kaj komencis ĉiuj kune treni la ŝipon laŭlonge de la
albordiĝejo. Dum ili estis laborantaj, li kun scio, sen hasto komandis
ilin. Kaj la pluvego plu estis vipanta lian senĉapan buklan kapon, la
grizbrunan mantelon, apenaŭ teniĝantan sur unu ŝultro, malbutonumitan
ĉe la kolo nerusan ĉemizon.
«Ŝipestro ilia», - pensis la rudristo. Aŭskultinte, kiel ordonas la
nigraharulo al la cara sekvantaro, li ankoraŭ decidis por si: «grandan
potencon li prenis, tamen!»
Kaj la caron li ne sukcesis trovi: tro multe da sinjoroj staris en la
barkoj - kaj pufaj pro orgojlo, kaj koleraj, kaj gravmienaj, altrangaj,
en plumoj, perukoj, rubandoj, en altaj bojaraj ĉapoj, - ĉu eblas trovi,
kiu el ili estas la caro.
Intertempe la unua barko kun la remŝipo aliĝis al la albordiĝejo, la
tria estis altirata, kaj la ceteraj ŝipoj plu atendis sian vicon
ĵeti haŭserojn kaj altiriĝi. De sur la unua barko homoj en verdaj
kaftanoj eltrenis larĝan tabulon kaj transĵetis ĝin sur la bordon, kaj
la bukla ŝipestro al ili kriis, ke ili ree ne tiel faras, kaj,
dispuŝinte la barbajn bojarojn per la longaj brakoj, mem komencis meti
la ponteton pli fidinde kaj pli firme. Kaj metinte, li riverencis kaj
faris invitan geston per la mano.
Tiam Rjabov ekvidis la caron. Caro Petro Aleksejeviĉ staris apud la
ponteto mem, kuspinte malantaŭen ore broditan mantelon, apogante sin al
alta, briletanta per gemoj bastono kaj bene, favore ridetante per sia
diketa blanka, kun vangaj kavoj, vizaĝo. Li rigardis ne al la homoj,
kolektiĝintaj sur la bordo, ne al sia laŭtkria bukla ŝipestro, ne al la
rajdistoj, ne al la standardoj, ne al la kantoroj en malsekiĝintaj
surplisoj, sed ien for kaj alten, ien inter la pluvo kaj la nuboj, ĝuste
tien, kien devas rigardi caroj, plenaj de majesto.
«Jen kia!» - pensis Rjabov kaj per la kubuto puŝis senmoviĝintan apude
kanoniston. Tiu ĵetis rapidan rigardon al Rjabov kaj diris:
- Nu, kia caro! Ĉu tio estas caro?
- Kaj kio? - demandis la rudristo.
- Ja tro simpla! - prononcis la kanonisto.
- Bona simpleco! - subridis Rjabov. - Tuta en oro kaj en gemoj,
staras, ne moviĝas...
Afable, sed severe ridetante, la caro senmove rigidiĝis sur la ponteto.
Lia mano en ringoj estis premanta la valoregan bastonon. La sonoriloj
batis kun nova forto, la kantoroj sonore, superinte obtuzan susuradon
de la pluvo, alde komencis «Ĝoju, Jerusalemo». La caro ankoraŭ atendis,
poste faris paŝon antaŭen laŭ la fleksiĝanta, kovrita per tapiŝo
ponteto, kaj subite en tiu solena momento la longkrura ŝipestro faris
trukon, kaj tian, ke Rjabov aĥis: li submetis al la caro sian piedon en
altboto. Tiu stumblis, la ŝipestro puŝis lin al la dorso kaj laŭte
ekridis. «Pereis la ulo!» - pensis Rjabov, sed la ŝerco pasis por la
ŝipestro neatendite facile. La caro nur svingis al li la liberan manon
kaj ekiris supren laŭ la balanciĝanta ponteto. Kaj la ŝipestro plu
ridis, skuante la longharan buklan haron, kaj aliaj sekvantoj same
ridis. Kaj Rjabov kolere pensis: «Se mi estus caro, vi ne ridus pri
mi!»
Post la caro - vice, gravmiene - ekiris al la domoj la cara sekvantaro
- bojaroj, fremdlandanoj, princoj kaj altranguloj. La pafistoj,
alveturintaj kun la caro, jam viciĝis laŭlonge de la vojeto, antaŭ la
pafistoj estis grimacantaj caraj bufonoj. Renkonten al la siro, blanka
pro timo, elkuris negocisto Litkin kun arĝenta plado en la manoj. La
ĥoro komencis himnon «Di-sinjoro montriĝu al ni», Litkin, ne aŭdacante
surpaŝi la tapiŝon, ne komprenante, kion krias al li aliaj negocistoj,
falis kun la genuoj en flakon kaj etendis al la caro la pladon kun pano
kaj salo[2]. La caro, ne malrapidiginte
paŝojn apud Litkin, la pladon ne akceptis kaj movis la kapon
malantaŭen, kvazaŭ dirante, ke ne al tiu ĝi estas donata. Litkin aĥis:
- La panon ja, siro, je Dio mi petas...
Sed la caro ne plu retrorigardis kaj malrapide la unua eniris en la
vestiblon de sia palaco.
La ĥoro eksilentis, la sonoriloj estis sonorantaj ĉiam malpli rapide,
finfine ankaŭ ili eksilentis. La kanonisto, ridetante, diris al Rjabov:
- En la pasinta jaro oni same ne tuj rekonis...
- Kiun? - demandis la rudristo.
En tiu momento el la vestiblo eliris sekvanta bojaro, ion ordonis al la
kantoroj, kaj mem ĉe tio ekridis. La kantoroj - hastante, erarante -
denove ekkantis, la kanonisto ŝovis la meĉon al la kanono, ĝi pafis, la
sonoriloj eksonoris kun nova forto, kaj la popolo ree turniĝis al la
barkoj, kie estis laborantaj homoj, malŝarĝante sakojn kaj barelojn,
kaj kie estis pasumanta plu la sama longkrura ŝipestro, interparolante
kun blanka maldika sekvantarano.
«Kiu do tiam estas la caro? - kolerante pri tio, ke ĉio estas tiel
nekomprenebla, demandadis sin Rjabov. - Ĉu tiu ĉi?»
Sed la blankvizaĝa sekvantarano havis en si nenion majestan, kaj el la
barkoj jam neniu povis eliri, krom nur homaĉoj en kaftanoj, ŝarĝistoj,
ŝipanoj kaj laboristoj.
La ŝipestro subite faris iajn ordonojn sur la barkon, klinis la kapon
kaj rapide ekiris laŭ la tapiŝa vojeto - al la domo. Li ne rigardis al
flankoj, ne levadis la okuloj disde la kovraĵo, kaj estis videble, ke
iri sub rigardoj de la homamaso al li estas ĝene: liaj paŝoj estis
rapidaj, malglataj, pezaj, la ŝuoj laŭte frapadis, kaj la malsekaj
malhelaj haroj estis balanciĝantaj apud la vangoj... Post li rapide
iris la sekvantarano.
Renkonte al la ŝipestro tondris, dolĉe kaj beate kantis la katedrala
ĥoro, tiris sin la scivolema homamaso, rampis la tute blanka, ŝvela,
ĝismorte timigita negocisto Litkin kun la arĝenta plado, sur kiu estis
malsekiĝanta sub la pluvo la pana rondo.
Subite la ŝipestro haltis antaŭ la komercisto, ne levante la kapon,
akceptis de li la pladon, riverencis, donis al la sekvanto kaj kaŝiĝis
en la palaca vestiblo. La popolo komencis krii, hurli ravite, - nun
ĉiuj komprenis, kiu estas la caro. La ĥoro finkantis la lastan strofon,
la kanonoj ankoraŭfoje pafis, kaj ĉio eksilentis.
«Jen kia caro! - pensis Rjabov kaj gratis la nukon. - Kia do tio estas
caro? Ne, fraĉjoj, tio ne estas caro! Tiaj caroj ne ekzistas!»
[1]. La rusoj kalkulas laŭ la fingroj,
fleksante ilin (trad.).
[2]. Rusa signo de bonvenigo (trad.).
Комментариев:
Комментировать