libroj de Timothy Brian Carr

Sep 22, 2021 23:35

En 1998 mi recenzis la unuan libron de Timothy Brian Carr "Sur Parnaso":
https://esperanto-ondo.ru/R-carr.htm
Lian duan libron "Yvonne. Sonetoj malsekretaj" (2009) mi ĝis nun ne legis.
Ĉi-jare aperis lia tria libro "Bukedo por Heba", kaj mi recenzis ĝin:
http://literaturo.esperanto.net/uea/bukedhebarec.html
kaj hodiaŭ mi neatendite ricevis de UEA-libroservo la libron "Yvonne. Sonetoj malsekretaj", kun almetita slipo: "Sendita laŭ la peto kaj kun salutoj de la aŭtoro".
Mi volas esprimi mian kortuŝitecon kaj sincerajn dankojn al Timothy Brian Carr - talenta poeto kaj enigma persono. Se iu konas lin kaj havas kontaktojn - bv. transdoni miajn dankojn kaj korajn salutojn...

miaj verkoj, e-literaturo

Previous post Next post
Up