День Заменгофа -- Zamenhof-Tago

Dec 15, 2019 22:58

Сегодня 15 декабря - день рождения Л.Л.Заменгофа, инициатора эсперанто. В этом году - 160 лет со дня рождения.
К юбилею появился хороший многоязычный сайт о нём, рекомендую:
https://zamenhof.info/ru/
Традиционно 15 декабря отмечается ещё и день эсперанто-книги.
А поскольку праздник ещё и выпал на воскресенье - мы именно в этот день собрались на традиционную, уже 20-ю встречу у Димы и Ани.

Se vi legas tion - vi mem scias, kiu festo estas hodiaŭ.
Antaŭnelonge aperis tre bona multlingva retejo:
https://zamenhof.info/eo/
Ĉar estas dimanĉo, ni kolektiĝis ĉe Dima kaj Anja, okazis jam la 20-a MER.

Поздравляю всех причастных!
Непричастные могут задавать вопросы.

Gratulojn al ĉiuj koncernatoj!

Jen la raporto de Dima pri MER-20:
=========================
Pasintdimanĉe, la 15-an de decembro, okazis la 20-a Moskva Esperanto-Renkontiĝo (MER).
Certe la ĉefa temo de la aranĝo estis Zamenhof-Tago kaj 160-jariĝo de L.L. Zamenhof.
Malgraŭ, ke la antaŭjarŝanĝa tempo estas kutime tre tumulta, partoprenis 21 homoj.
Novaj lernantoj de la oficiala Esperanto-kurso en RUDN, kiun gvidas Anna Striganova, havis eblon tuje plonĝi en la maron de la Esperanto-kulturo.
La oficialan programon komencis Nikolao Gudskov, kiu rakontis pri Esperanta poezio, kiu aperis pli frue ol la lingvo mem, kaj pro tio kiel kaj kial vivas Esperanto.
Taŭriono Smykov parolis pri detaloj de poezia traduko en Esperanton. Klara Illutoviĉ kaj Valentin Melnikov okazigis poezian vesperon.
Tradicia koncerto de Mikaelo Povorin ne lasis la partoprenantoj indiferentaj.
Agrabla surprizo estis profesie preparita koncerto de Aleksandr Vikulov kaj Katrin, kiuj plenumis plurajn konatajn rok- kaj pop- kantojn en Esperanto.
Satigaj manĝoj, bonega etoso... kongreso... amikeco...
=========================

Фотографии - Fotoj:
https://www.facebook.com/dmitry.shevchenko.1690/posts/10218700309717229
https://www.facebook.com/photo.php?fbid=2463986870390301&set=np.1576576319551974.1351634174&type=3

interesaĵoj, e-literaturo, memoru!, e-movado, vivo, mer

Previous post Next post
Up