20 июля я получил сообщение, что моё стихотворение на конкурсе «POESIA DA TUTTI I CIELI / POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ» (поэзия всех небес) в Италии отмечено похвальным отзывом. Подумал: ну хорошо... А вчера Джузеппе Камполо (главный организатор конкурса) сообщил мне, что оно таки признано лучшим стихотворением на эсперанто, присланным в этом году. И итоги, выложенные на сайте
https://www.iconcorsidisamideano.it/poesia-da-tutti-i-cieli-poezio-el-ciuj-cieloj-2019-esito/ - выглядят уже иначе. Не знаю, что там изначально случилось. Джузеппе пишет: «fakte via poemo estas la plej voĉdonita el tiuj en Esperanto. Premio estis laŭdeva, kvankam ne antaŭplanita, kaj Juĝantaro tiel decidis.» - «фактически, ваша поэма получила больше всего голосов из всех (поэм) на эсперанто. Премия заслуженная, хотя и не запланированная, и Жюри так решило.» Так что снова, как и в 2017 году, переведут на итальянский и напечатают в очередном томе антологии, и памятный приз пришлют...
В прошлом году я посылал это же стихотворение на главный литературный конкурс, Belartaj Konkursoj de UEA - но ничего не получил. Что ещё раз подтверждает, насколько в литературных конкурсах и премиях всё субъективно.
La 20-an de julio mi ricevis informon, ke mia poemo en la konkurso «POESIA DA TUTTI I CIELI / POEZIO EL ĈIUJ ĈIELOJ» en Italio ricevis Honoran Mencion. Nu, bone... Sed hieraŭ Giuseppe Campolo (la ĉeforganizanto) skribis, ke ĝi ja estas agnoskita kiel la plej bela poemo en Esperanto ĉi-jare. Kaj la rezultoj, elmetitaj ĉe
https://www.iconcorsidisamideano.it/poesia-da-tutti-i-cieli-poezio-el-ciuj-cieloj-2019-esito/ - aspektas jam alie. Mi ne scias, kio okazis, Giuseppe skribas: “fakte via poemo estas la plej voĉdonita el tiuj en Esperanto. Premio estis laŭdeva, kvankam ne antaŭplanita, kaj Juĝantaro tiel decidis.” Do same kiel en 2017, oni tradukos ĝin al la itala kaj publikigos en la vica volumo de la antologio, kaj memorplaton sendos...
Pasintjare mi sendis la saman poemon al Belartaj Konkursoj de UEA - sed ricevis nenion. Kio konfirmas, ke en literaturaj konkursoj kaj premioj ĉio estas subjektiva.
Стихотворение посвящено памяти моей супруги Ирины Мироновой (1949-2015). Русскоговорящие, особенно евреи, могут попробовать догадаться, откуда я позаимствовал некоторые слова...
La poemo estas dediĉo al mia karmemora edzino Irina Mironova (1949-2015). Ruslingvanoj, precipe judoj, provu konjekti, de kie mi prunteprenis kelkajn vortojn...
* * *
Maten’ alternas kun vespero,
ĉielo samas kaj aŭror’,
pludaŭras vivo sur la tero -
nur la amiko estas for.
Li ĝuis, ĉion sentis plene,
kaj verve agis laŭ inspir’.
Forpasis ĉio senrevene... -
homvivo estas nur suspir’.
Rigardu nokte foran flamon,
aŭskultu, kiel plaŭdas ond’...
ja nia mond’ meritas amon:
alia ne ekzistas mond’.
Rapidu, kaptu ĝian tuton,
sed en la hasta vivokur’
horeton, eble eĉ minuton
por mi bonvolu lasi nur.
De ĝojoj kaj malĝojoj fontoj
komunaj estu do por ni -
ja viv’ konsistas el renkontoj,
sed mort’ konsistas el neni’.