Традиционные домашние эсперанто-встречи у Димы и Ани продолжаются. Очередная, 18-я, состоялась 1 июня 2019 - не в воскресенье, как обычно, а в субботу - поскольку именно 1 июня у Димы день рождения.
21 участник из 4 стран. В основном - всё как обычно.
Tradiciaj MER-oj - hejmaj amikaj Esperanto-renkontiĝoj ĉe Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
sukcese daŭras. La vica 18a okazis 1 jun 2019 - sabate, sed ne dimanĉe, ĉar ĝuste tiutage estas naskiĝtago de Dima. Ĝi estis vere internacia - partoprenis 21 personoj el 4 landoj. La partoprenantaro konsistis ĉefe el spertuloj kaj progresantoj de Esperanto.
La gemastroj rakontis pri la venontaj someraj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri la projekto de UEA "Reta Revuo". Nikolao Gudskov prelegis pri la “Origino de la vivo sur la tero” kaj prezentis du novajn librojn.
Literaturan vesperon riĉigis Valentin Melnikov kaj Anna Striganova.
(Mi, i.a. voĉlegis mian fabelon "Ĉerizoj", premiitan en 1994 kaj presitan en la antologio "Mondoj" (2001). Legeblas en la reto:
http://esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Cxerizoj.html Kirill Ŝvedov prelegis pri “Kodo de Zamenhof”. La prelego kaŭzis longan kaj ardan diskuton inter la partoprenantoj.
Mirek Dziedzic (Pollando) prezentis sin kaj rakontis pri siaj spertoj en Esperantujo kaj vojaĝoj. La ĉeestantoj profitis la okazon por fari kelkajn demandojn pri Pollando al li.
Koncertis Mikaelo Povorin. Ankaŭ Aleksandr Lebedev kantis kelkajn kantojn en Esperanto.
La etoso estis tiom varma kaj amika, ke la lastaj partoprenantoj disiris nur malfrunokte, do jam la sekvatage. Tiel la aranĝo iĝis unu el la plej longaj MER-oj.
Фотографии, как обычно, в фейсбуке. / Fotoj, kiel kutime fejsbuke.
https://www.facebook.com/dmitry.shevchenko.1690/posts/10217021419266017 ...mi scivoleme atendas, ĉu la kapro Franko kun sia artefarita intelekto sukcesos senchave klasifi tiun ĉi enskribon.