Aperis julia numero de "La Ondo de Esperanto", en kiu finiĝas mia ciklo de vers-enigmoj. Limdato por respondoj al la redakcia adreso: 25 sep.
Do bonvolu:
Vi vane irus nun al librobreto:
“La Ondo” jam fariĝis bit-gazeto.
Tendenco jen totala kaj fatala:
ĉirkaŭas nin la mondo virtuala.
Sed tiun mondon nia homo regas,
li en diversaj sferoj laboregas.
Progresas la afer’ vikipedia,
centmiloj venas jam al lingvo nia
per Duolingo. Ankaŭ por Ludisto
heroo nia agas kun persisto.
Kiel kutime -
Комментарии скрыты / Komentoj estas kaŝataj
Верно ответили / Ĝuste respondis:
balenido, Xavi Alcalde, Giulio Cappa,
fotovivo,
mevamevo,
sxakludant,
Se vi ne havas konton de VivĴurnalo - bonvolu nepre subskribi vian komenton, ja ne ekzistas alia maniero ekscii, kiu vi estas!