Очередная стихотворная загадка, из февральского номера "La Ondo de Esperanto".
Vica vers-enigmo, el la februara numero de "La Ondo de Esperanto".
Sciulo dokta priliteratura
(Se restus ĝi okupo lia nura!)...
Sed li promulgis sin aŭtoritato
En la bizara virtuala ŝtato.
En la PEN-Centro li tre multe penis,
Sed multaj mokoj, ne aplaŭdoj venis.
Do kion fari? - Bridi ambiciojn
kaj por utilo uzi verajn sciojn.
“Poeto sen popolo” - vortoj plaĉas,
sed caro sen popolo vere aĉas.
Комментарии скрыты / Komentoj estas kaŝataj
Верно ответили / Ĝuste respondis: Xavi Alcalde,
sxakludant, Espopore,
fotovivo, Giulio Cappa,
miram,
balenido,
mevamevo, Verda, Pablo León
Se vi ne havas konton de VivĴurnalo - bonvolu nepre subskribi vian komenton, ja ne ekzistas alia maniero ekscii, kiu vi estas!