Versportreto

Sep 13, 2016 18:44

Предлагаю следующую стихотворную загадку о человеке, хорошо известном в эсперанто-культуре. Она не сложнее, чем была первая. В журнале она, увы, не появится по цензурным соображениям.

Mi proponas novan enigmon-versportreton pri la homo bone konata en Esperanto-kulturo. Tiu ĉi enigmo same simplas, kiel la unua. En "La Ondo de Esperanto" ĝi, bedaŭrinde, ne aperos pro cenzuraj kaŭzoj.

La suda vintro neĝon malfavoris,
do li al nordo venis kaj laboris.
Jen blanka neĝ’ kaj nigra karb’ minoras,
sed mem li, kiel ŝton’, alikoloras.
Pri Zimbabve’, pri ĉinoj kantis arde,
pri oksikoko - do famiĝis barde.
Koncertas li por francoj kaj germanoj,
kaj dume - aperadas eĉ romanoj:
pri brava kapitan’, pri stel-revado...
Jen tia plurtalenta kamarado.

Комментарии скрыты / Komentoj estas kaŝataj

Верно ответили / Ĝuste respondis: mevamevo, yury_finkel, balenido, alauxdo, miram, fotovivo, Giulio Cappa, sxakludant, "Verda", Pablo León

interesaĵoj, e-literaturo, e-movado, testoj, intelekt-ludoj, versportretoj

Previous post Next post
Up