Jul 18, 2006 20:58
Mi ĵus revenas de rusa vespero kun muzikistoj kaj dancistoj. La muzikisto estas de Moldavio, kaj la muzikistino estas de Hungario. Ili ludis multajn tsiganajn kantojn, multajn kiujn mi konas, kaj almenaŭ unu kiun mi eĉ konas esperante, pro JoMo. Tiu estas la «Apud moskvaj vesperoj». Dum la muziko estis, knabinetoj kaj knabetoj venis danci meze por amuziĝi.
Poste, estis la dancistoj. Ili havis belegajn ĉiukolorajn kostumojn, kaj ili dancis belegajn tradiciajn dancojn. Unu el la kantoj kiujn ni aŭdis dum la lastaj dancoj ankaŭ estas konata de mi esperante pro JoMo, sed mi ne povas memori la titolon de tiu. temas pri «Suneto».