Saluton legantoj.
Mi movas mian blogon de livejournal al
ipernity. Al mi ne plaĉis la lastaj enkondukoj en la rusa livejournal.
En Rusio oni taksas vivĵurnalon (nome livejournal) tre rapida novaĵkomunikilo. La rusa registaro ne tre aprezas tiun disvastigon nekontrolitan de novaĵoj. Do, "iu ruso" aĉetis la rusan parton de livejournal, kaj tiuj rusoj havas, ekzemple, konstantajn flaget-butonojn por ke oni povu denonci la enhavon de taglibro. La klopodo de Rusio silentigi siajn kontraŭulojn oni konas de antaŭ longe, speciale de la Putina tempo. Do vasta aro da rusaj taglibristoj, onidire, foriras de tiu ĉi servilo.
Mia rusa edzino
onjo, kiu eksplikis al mi ĉi aferojn, decidis foriri parte ankaŭ al ipernity jam. Tie aldone troviĝas granda nombro da esperantistoj, kaj kvankam ne ĉio konvenas ankoraŭ, ipernity proponas interesajn retpaĝajn ilojn.