«Kiu volas iĝi Milionulo» dum 28a PSI en Bonn

Apr 04, 2012 11:50

La dua tago de la 28a PSI venis al sia fino.

Tiu tago gravis al mi, ĉar mi organizis mian «Kiu volas iĝi Milionulo»-kvizon. Mi laste faris ĝin tri jaroj antaŭe, sed ĝi ankoraŭ sufiĉe bone ŝatatas. Bedaŭrinde oni denove havis propran aron de teknikaj problemoj, sed feliĉe estis malpli ol lastfoje!

Martin mirinde moderatoris. Lia personeco bone formis la centron de la afero. Ankaŭe li kompetente superis la teknikajn obstaklojn tiel ke la rigardantoj ne tro tedis pri ili. Mi estas multe pli kontenta pri lia moderatorado ol la pasinta de Rolf.

La Milionulo-kvizo verŝajne estis la plej kosta evento de tiu renkontiĝo¹. Al Gavan, kiu alstarigis kaj programis la lumsistemon, ne eblis kunporti siajn proprajn aparatojn; pro tio ni bezonis lui lumojn de proksima vendisto kaj Gavan elspezis kelkajn horojn surloke programi la lummovajn efektojn. La rezulto plene valoris lian penon!

Malsame ol ĉe la pasintaj eventoj, ĉifoje ni havis apartan teknik-ĉambron malantaŭ la rigardantaro, el kiu ni povis superrigardi kaj regi la spektaklon. Sekve estis la kablosalato perfekta. Krom la lumoj, oni bezonis Ethernet-reton por komunikado inter la kvar komputiloj; mikrofonojn konektitajn al sonsistemo kune kun la ludaj muzikoj; projekciilon por afiŝi la grafikojn ĉe grandega ekrano; USB-hubojn konektintajn la klavarojn por la elektaj rondoj; kaj fine kaj grave la elektrokablojn por kurentigi ĉion. Nesurprize, ĵus en la unua minuto iu faletis per iu kablo kaj eltiris ĝin kaj mi bezonis kuri antaŭen por korekti la situacion. Feliĉe tio nur unufoje necesis.

Por mi kiel stiristo, la pleja plibonigo (kompare al lastfoje) estis ke mi povis porti kapaŭdilojn, kiuj enhavis nur la paroladon de la moderatoro kaj kandidato, sen la ludmuziko. Tiel al mi multe pli bone aŭdeblis, kio diriĝis kaj kiam tempo ĝustis por puŝi ĉiun devantan klavon. La pleja embaraso estis ke mi havis eraron en mia demanddatumbazon: unu el la demandoj (eĉ tre facila!) havis la malĝustan respondon markita kiel ĝusta. La komputilo do sonigis la «malvenkan» sonon kvankam la respondo ĝustis.

Nils havis ideon montri varbfilmon de «Slumdog Milionulo» kiel varbpaŭzo meze de la kvizo. Mi do eĉ alprogramis eblecon ludi alian sonon por la reveno el tia paŭzo. Tamen ni fine decidis kontraŭ tio, ĉar Nils opiniis ke la varbfilmo ne taŭgas. Kompreneble Nils ankoraŭ montris «Slumdog Milionulo» en la kinejo post la kvizevento.

Al mi surprizis ke trovado de kunludantoj (kandidatoj) multe pli malfacilis ol dum la lastaj renkontiĝoj. Ni nur multpene sukcesis trovi dek, kaj tri el la dek estis anoj de la sama familio. Martin teoriis, ke la PSI, estanta familia evento, altentas malpli da tiaj personoj, kiuj ŝatas sinmontri sur scenejo, ol junulara renkontiĝo.

Entute, mi ĝojas ke ĝi sufiĉe bone funkciis, sed mi ankaŭ ĝojas ke ĝi finfine pasis. Mi certe lernis ankoraŭajn lecionojn por eĉplibonigi la sekvontan kvizon; tamen mi ne certas, ĉu mi ankoraŭfoje volontulos. Ĝi vere estas multlabora afero.

Edit:

¹ Fakte, ni havis du eventojn pli multekostajn ol Milionulo. Unu el ili estis koncerto de iu pianisto, kiu simple kostis multe...
Previous post Next post
Up