Versojn vi ne verkis kaj ne verku
Lasu hejmon, sidu sur la benko
Kaj ne hastu veni al la tablo
Jxetu la krajonojn al diablo
Bridu vin, ne hastu, kvietigxu,
Pri almenaux io okupigxu
Se la muzo kauxzas tian jukon,
Kusxu, forte gratu vian nukon
Faru supon, trancxu hejme panon,
Trinku teon kaj riparu kranon.
Kaj malmuntu novan telefonon
Por ricevi pri l' interno konon
Kracxu trans fenestron sur la teron,
En vesper' vizitu la operon,
Dusxu vin, purigu l' birdan kagxon,
Antaux dormo legu sensencajxon.
Tiun jukon vi, finfine, venku!
Versojn vi ne verkis
KAJ NE VERKU!
Click to view