Nur kelkaj vortoj hodiaŭ por memori. Pri la pronomoj (vd. la
antaŭan enskribon) mi ŝajne jam sukcesis (sed plu restas la kazaj formoj ja).
- Asunto (bela vorto, cetere) loĝejo.
- Katu (nu mi sciis ankaŭ antaŭe) strato.
- Tie (eblas ligi al la samskriba E-a vorto) vojo.
- Huone (mi lernu ĝin nun, ĉar antaŭe estis huomenta, similsona komence) ĉambro.
- Nolla (ĉar mi jam scipovas kalkuli de 1 ĝis 3) nulo.
- Sata (ĉar ja similegas al la oseta sædæ samsignifa; mi eĉ memoras, ke mi legis pri sciencaj supozoj pri etimologia ligiteco de tiuj vortoj) cent.
Mi jam vidis priskribon de la verba sistemo. Trarigardis „diagonale“, kiel oni diras. Pli kaj pli firmiĝas ĉe mi opinio, ke la iama mia impreso pri la finna kiel regula lingvo estis tro supraĵa. Nu ja estas pluraj bonaĵoj, kiel regula skribsistemo kaj foresto de gramatika genro (eĉ la pronomo por li kaj ŝi estas unu - hän - kiel en tjurkaj lingvoj kaj en la oseta).
Mi pensas, ke se kaj kiam mi havos liberan tempon kaj monon, mi eble lernu la finnan pli organizite. :)
Originale aperis en
Amikeco.ru, vi povas
komenti tie »»»