Denove pri la sama temo

Nov 05, 2007 13:42

Nur tre pigra esperantisto ankoraŭ ne komentis centfoje pri la demando: «Kiom da E-parolantoj estas en la mondo». Mi ne estas inter la plej pigraj kaj komentu pri tio denove.

Ĵus mi legis en «Libera Folio» (inter la komentoj al la artikolo pri Ipernity):
Mi ne ŝatas tiun nombron [2 milionoj] ĉar ĝi estas mensogo aŭ almenaŭ revpensado, neniel ( Read more... )

interreto

Leave a comment

n0mad0 November 5 2007, 21:36:40 UTC
Pli-malpli ĝusta rimedo por pritaksi nombron de Esperanto-parolantoj estas aparta interesa temo. Mi eĉ ne povas imagi iun taŭgan vojon por tiu. Ĉu en rezultoj loĝantarcensoj en diversaj landoj ĉeestas datumo pri fremdaj lingvoj?

Reply

slvk_q November 6 2007, 00:42:32 UTC
> Ĉu en rezultoj loĝantarcensoj en diversaj landoj ĉeestas datumo pri fremdaj lingvoj?

Pri censoj estas multaj problemoj.
Ne en ĉiuj landoj censoj okazas aŭ okazis aktuale.
Krome, ne ĉiu esperantisto mencios Esperanton en rubriko "fremdaj lingvoj" (ekz., ĉar por ruso ĝi ne estas "eksterlanda lingvo", kiel ofte nomiĝas la rubriko ruse). Kelkaj esperantistoj, kontrastaj al la ardaj propagandistoj, evitas mencii sian posedon de Esperanto.

Krome, censoj ĝenerale inter la lingvistoj estas konsiderataj malbona informejo pri la kvanto de lingvoposedantoj (ĉar, ekz., en la kazo de etnaj lingvoj en Rusio oni oftege diras, ke iu etna lingvo estas kaj posedata, kaj "la denaska", dum fakte temas nur pri etna identeco de la respondanto, kiu lasta en realeco ne povas ĝuste kunmeti du vortojn en tiu "denaska" lingvo).

Do, censoj estas sentaŭga fonto de informo ĉi-kaze...

Reply

n0mad0 November 6 2007, 20:17:31 UTC
Verŝajne ne tro preciza informo pli bonas ol nenia. Rezultoj de censoj almenaŭ donas iun deirpunkton por iel pritaksi la nombron. Kion vi pensas pri enketoj? Do tio estas kutima rimedo de sociologio. Sendube estis organizataj esploroj pri scio de loĝantaro pri fremdaj lingvoj?

Reply

slvk_q November 6 2007, 21:58:53 UTC
» Rezultoj de censoj almenaŭ donas iun deirpunkton por iel pritaksi la nombron.

En lingvoscienco estas fakto, ke eĉ ne donas deirpunkton. Oni mencias rezultojn de censoj en artikoloj ktp., ĉar ne havas aliajn nombrojn simple.
Pli seriozaj specialaj esploroj kun detala enketado kaj "ekzamenetoj" estas pli bona bazo por pritaksoj. Tamen realigi tian esploron por tre dissemita esperantistaro apenaŭ eblas.

Mi ne ŝatus, ke iu kolektu rezultojn de censoj pri esperantistoj; jen kial:
- ĉar, kontraste al etnaj lingvoj (kiam parto de neparolantoj mencias ian lingvon nur pro sia etna aparteno), parto de esperantistoj ne nomos Esperanton inter la reale posedataj lingvoj;
- ĉar kelkaj censoj neglektas rezultojn pri la lingvoj, kiuj ne interesas certan ŝtaton (kaj la "inventitaj" lingvoj estas la unuaj kandidatoj).

I. a. ĝis nun ne estas konate, kiom da rusianoj menciis Esperanton inter la parolataj lingvoj dum la lasta censo.

Reply

n0mad0 November 10 2007, 14:31:55 UTC
Slavik, kiom da esperantistoj estas en la mondo laŭ vi? Supozu ni, ke esperantisto estas persono, kiu konas gramatikon de la lingvo kaj kies vortaro ebligas komprenadon de porinfanaj verkoj.

Reply

slvk_q November 10 2007, 15:01:51 UTC
Ne tentu min. Mi simple ne havas respondon. Tamen mi certas, ke tromodestaj pritaksoj de kelkaj esperantistoj (ekz., pri dek mil personoj) estas subtaksoj. Laŭ mia impreso, estas pli ol cent mil personoj, kiuj komprenas la lingvon bone ĝis la grado de memstara uzado, interesita legado ktp.

Nur en nia lando estas kelkmil tiaj personoj.

Reply


Leave a comment

Up