Sep 18, 2009 15:52
Mi kaj miaj kunlaborantoj ĵus ricevis retpoŝton de mia direktoro:
"Por kiam iu ferias kaj ni devas uzi ties komputilon, estus bone havi
vian uzantnomon kaj pasvorton. Bonvolu sendu tiojn por ke mi tenu
ilin kontraŭ krizoj."
Tamen, ni ĉiuj scias ke lia preteksto falsas. Ĉiu jam povas uzi iun
ajn komputilon per sia propra nomo kaj pasvorto, kaj ni vidis ke
li jam faris tion. Do, kial li deziras tiojn, vere? Mi ne povas
elpensi bonan ekskuzon.
Ŝlim-grimpa afero, ĉu ne?
Do, mi respondis, "Neniu devas peti, nek teni, ies ajn pasvortojn krom
la propra. Eĉ la komputila fako ne scias pasvortojn."
Post tio, mi raportis lian peton al la dungantaj fakuloj kiel privateca trudo.