Saluton,
Jam pasis longa tempo, ekde kiam mi invitis homojn al kunlaboro:
http://esperanto.livejournal.com/106137.html Temis pri legado de ĉapitro post ĉapitro de la verketo Ŝi Estas Mia Amiko dum mi verkis ĝin, por ke oni donu sugestojn. Ĝi povas esti legata en:
http://www.dominiopublico.gov.br/pesquisa/DetalheObraForm.do?select_action=&co_obra=62894kaj aĉetata en libroservo de FEL kaj/au ELNA kaj/au UEA.
Mi estas feliĉas ĉar aperis favoraj recezoj en La Gazeto, La Ondo de Esperanto kaj Monato. Ĝi estas en legokonsilo de lernu.net. Plej grave: pro ĝi mi ekkonis mian grandan amikon Dmitro Lubenko, el Ukranio.
Eble jam de preskau kvar jaroj mi ne skribas al li, ho ve! Mi hontas, tamen simile okazas al aliaj amikoj kaj parencoj... Pri iuj parencoj kaj amikoj mi havis la feliĉon renkontiĝis je pasintaj jaroj, 2009 kaj 2010, pri iuj parencoj el ĉi tiuj la nevidado kaj neparolado dauris inter ok kaj dudek jaroj! kiel bonas havi grandan familion.
Nu, kiam mi petis kunlaboron, reagis tri au kvar personoj, kaj estis tre profita kunlaboro, tamen preskau 99% de la tiama kunlaboro estis de Dmitro.
Nun mi volas ĝis junio verki similan libreton por komencantoj. Au eble du libretoj:
- Sen titolo - pri amikoj inter 12 kaj 13-jaraj - pri lerno de Esperanto en lernejo.
- Plonĝi en surprizon - pri amikoj inter 16 kaj 18-jaraj en kvartalo - pri amikeco kaj alveno al vivo kun respondeco
Mi esperas, ke mi sukcesos fini almenaux unu. Mi ŝatus havi ion inter tri kaj dek kunlaborantoj, ĉu vi pretas? Sendu mesaĝon kun titolo:
"Sen titolo" au "Plonĝi" au "Sen titolo k Plonĝi" al lfpor [@] lujz.org
dankon, Luiz