La Nazo

Nov 10, 2006 00:26

Ne ĝuste mi, tamen jen bona spegulo de kiu mi estas :)

La Nazo
Luís Fernado Veríssimo
Tradukis: Rogério Ferreira
el “O Analista de Bagé”.

la teksto estis legebla dum ĉ. 9 tagoj.

Leave a comment

portreto November 11 2006, 18:40:51 UTC
Jes, nazetoj nesenkialaj.

“Mi ne havas koran ligon al Esperanto”, mi asertas. tamen kiel ajn, se mi parolas ĝin, ja estas ligoj, vole nevole, kaj tiaj ligoj estas plurdimensiaj, do ankaŭ kora, malgraŭ mia aserto.

jes, Esperanto estas unu el miaj "nazoj". se oni demandas pri miaj nazoj al miaj lernantoj, certe ili listigos dekojn. mi mencios:
1) eĉ se ne ekzistus GNU/Linukso, mi ne uzus Vindozon. Mi uzus Unikson, ekzemple.
2) mi uzas apartan klav-aranĝon http://tecladobrasileiro.com.br/ ĝi estis kreita surbaze de la ideoj de Dvorak, tamen por la Portugala. Do ne temas pri la Dvorak, sed pri BR Nativo. Mi kredas ke ankoraŭ estas malpli ol cent da uzantoj. Oni aĉetas ABNT-2, la vaste uzata en Brazilo, kaj ŝanĝas la lokojn de la klavoj.
3) pri principaj aferoj mi estas dur-kapa, kutime mi estas, kiam temas pri gravaj aferoj, kaj ĉefe kiam la afero rilatas nur al mi. nur mi povas diri kio estas principa, kaj kio estas grava, tio ja dependas de onia opinio.
4) mi neniam manĝis en MacDonald, se tio ja estas nazo, do antaŭ du/tri jaroj mi decidis ne demeti ĝin.
5) mi ŝatas senbildajn t-ĉemizojn, kaj se estas skribaĵo, ĝi nepre devas esti en lingvo parolata de mi. nu, foje ja mi demetas gluaĵon/kudraĵon de fabriko (entrepreno) el vestaĵo mia.

sufiĉas.

mi tajpis tion omaĝe al Dmitro, amiko el Ukrainio, kiu decidis ne plu uzi la Rusan ekster sia hejmo. nuntempe li uzas la Ukrainan eĉ en universitato, eĉ se tio ŝokas.
:)

diru la viajn, Miller.

Reply


Leave a comment

Up