Mi kabeos

Jun 27, 2005 03:02

Nu, mi kutime havas proponojn, tiel ofte ke mi eĉ forgesas kelkajn, tamen kiam mi ne forgesas ilin, kaj legigas ilin, ne mi sed la aliuloj legas kaj forgesas ilin. Tial mi kabeos. Ne. Ne tute. Mi duonkabeos. Mi ne plu perdos mian tempon pri: proponi ion, labori en pluraj lokoj, partopreni en dissendolisto helpante/respondante ktp. Ne ĉiam estas perdita tempo, sed plej ofte ja estas perdita tempo.

Mi havas plurajn farendajn aferojn, tamen mi ne povos fari ĉion. Do mi devas elekti. Pri Esperanto mi emas plu zorgi nur pri ReVo kaj verkado. Ja mi ne scias ĉu pri verkado en Esperanto estos longa vojo, eble mi povos rezigni pri tio kaj verki nur en la Portugala.

Tiu decido mia ne estas pripensita hodiaŭ sed dum monatoj. Jam de monatoj mi ne plu instruas Esperanton ĉe CER. Mi rezignis labori ĉe Lernu. Malgraŭ tio, ke en mia adiaŭa mesaĝo al Hokan, antaŭ mia feria vojaĝo je la komenco de la jaro, mi petis, ke mi ankoraŭ havu traduk-rajton, mi ne plu laboros tie. La dissendolisto http://br.groups.yahoo.com/group/nur-anekdotoj/ verŝajne estos malkreata: mi ankoraŭ sendos 100 anekdotojn kaj se neniu volos zorgi pri ĝi, mi malkreos ĝin (fakte tie, mi estas preskaŭ la sola sendanto...). Mi ankaŭ rezignas labor ĉe Sendependa Centro de Amas-komunikiloj. ktp ktp.

Ja mi havas plurajn farendajn aferojn krom Esperantajn, kaj krom la du menciitaj (ReVo kaj verkado), mi zorgos pri Esperanto nur se ĝi estos ligita al iu alia grava celo de mia vivo. Kutime ĝi estas aparta afero. Tamen pri etaj aferoj dum mallongaj tempoj mi povos prilabori, se ja eblas kaj mi taksas tion farinda. Ekzemple mi estas la zorgantoj pri la diplomoj ĉe CER.

Pri ĉi blogo? Ja ĝi ne mortos, tamen kiel vi scias, ne ĉiam mi uzas ĝin. Mi havas apartan en la Portugala.

Nu, Quik ja kabeis, malgraŭ tio, ke ni parolis en Esperanto kiam mi vizitis lin, kaj mi... ĉu mi iam vere kabeos? Egon, kiu foje (tre malofte) iras al Verda Kafo en mia urbo, kabeis, kaj kreis Facile. Nu, se mi iam kabeos, mi ne kreos lingvon.
Previous post Next post
Up