Jozefo

Apr 10, 2005 10:37

Mi povas diri, ke mi ne ŝatas poezion. Sed mi estus mensoganta.
Ja mi estas tre postulema pri poezio.
Eble tre ignoranta, kiu nur kapablas percepti la belon de pluraj poeziaĵoj.
Eble ne vundas mian kirason kuglo aŭ bombo...
Jen poemo bele tradukita el la Portugala, kiun mi konas ekde kiam mi estis infano, kaj kortuŝas min ĉiam.

JOZEFO

Kaj nune, Jozef'?
La festo finiĝis,
la lum' estingiĝis,
popol' malaperis,
vespero frostiĝis,
kaj nune, Jozef'?
kaj nun, Joakim'?
Kaj nune, Rajmundo?
kaj nune, vi mem?
Vi mem, sennomulo,
vi mem, mokemulo,
vi, versofaranto,
amanto, plendanto?
kaj nune, Jozef'?

Jen vi, sen edzino,
jen vi, sen dorloto
kaj sen parolado,
jam ne povas plu drinki,
jam ne povas plu fumi,
eĉ sputi ne povas,
jam frostas la nokt',
la tago ne venis,
la tramo ne venis,
ne venis la rido
nek la utopio,
sed venis la fin',
kaj ĉio forfuĝis,
kaj ĉio ŝimiĝis,
kaj nune, Jozef'?

Kaj nune, Jozef'?
Via milda parolo,
viaj febraj momentoj,
manĝegemo kaj fasto,
via biblioteko,
via ora verkemo,
via vitra vestaĵo,
via malkohereco,
kaj malamo --- kaj nun?

Vi ŝlosilon kunportas
por malfermi la pordon,
sed ne plu estas pordo;
en la mar' volas morti,
sed sekiĝis la mar';
volas iri al Minas,
sed ne plu estas Minas!
Jozefo, kaj nun?

Se vi povus krii,
se vi povus ĝemi,
se vi povus ludi
la vienan valson.
Se vi povus dormi,
se vi povus laci,
se vi povus morti...
Tamen vi ne mortas,
vi rezistas, Jozef'!

Sola en mallumo,
kiel best' sovaĝa,
sen teogonio,
kaj sen muro nuda
por apogi vin,
sen ĉevalo nigra
por fuĝad' galopa,
vi sekvas, Jozef'!
Sed, Jozefo, kien?

Carlos Drummond de Andrade
trad. Sylla Chaves
Previous post Next post
Up