al amikoj, forirantaj por tri semajnoj al Eŭropo

Jul 23, 2008 00:25

...

Mi triston vestas. Du tagoj restas
kaj vi foriros. En for' vojaĝos kaj miros
pri aliaj landoj. De la voj' rubandoj
vin gvidos al tagoj helaj,
noktoj stelaj, homoj belaj.
Vi ridos, vizaĝo via sunos,
brilos. Azilos mi en via lum'.
Per mia plum' mi vidos
Tagiĝon en la kor'.
Kaj la malĝojon bridos.

22.07.2008
Moskvo

poezio

Previous post Next post
Up