hieraŭ okazis adiaŭa kunveno por mi, kiu estis okazigita de la Esperanto-Societo de Kooĉio. :) ankoraŭ restas 2 (ĉu 2?!) monatoj ĝis mia transloĝiĝo, sed hieraŭ estis la plej oportuna por ĉiuj, do ĝi okazis iom frue.
la kunveno okazis en la ĝardeno de belega, modern-japana stila domo, kiu lokiĝis ĉe tre serena loko en la urbeto. dank’ al s-ro K kaj lia familio, ni ĉiuj manĝis tre bongustajn kradrostitaĵojn, jakisobaon (japanajn frititajn nudelojn) kaj まぐろの目玉焼き (rositajn okulojn de tinusoj). jes, okulojn de tinuso ni manĝis. tamen! mi opiniis, ke ĝi estis tro stranga kaj do ne manĝis la okulon mem, nur la ĉirkaŭajn partojn. tiuj partoj = bongustaj! :)
mi havas fotojn pri ĝi, sed mi certas, ke vi ne volas vidi ilin. :P krom manĝado, ankaŭ estis iom da kantado, dancado kaj ludado de
ehruo (ĉina muzikilo). :) ĝi estis tre amuza kaj bongustega kunveno!
mi estas ege bonŝanca havi tiel bonegajn geamikojn… :’( ho, kaj mi ricevis la plej novan eldonon de la “English/Esperanto/English Dictionary” (vortaro) de John Wells de la prezidanto de la E-Asocio, s-ro K. :’((( dankegon!!
hieraŭ estis bonega tago. :) hodiaŭ estis vea tago pro laboro. :( mi deziras, ke la venonta semajnfino rapide venos…
Originale sendita je
verdeskribitaj sensencaĵoj.Vi povas komenti ĉi tie aŭ
tie.