Jan 12, 2009 20:43
do, merkrede mi submetis la rekontraktigilon al mia superulo. tiu rekontraktigilo signifis, ke por 3a jaro (de aŭg. 2009 al aŭg. 2010) mi daŭros labori por 高知市教育員会 (la estraro de instruado de la urbo de Koĉi?) farante la saman laboron, kiun mi nun faras.
ĉi tiu laboro tute ne plaĉas al mi kaj pro tio estis tre malfacile submeti la rekontraktigilon. kial do mi submetis ĝin? nuntempe mi tute ne scias, kion mi volos fari post ĉi tiu laboro aŭ ĝenerale kion mi volos fari kun mia vivo. malgraŭ tio, mi scias, ke mono necesas por kion ajn mi volos fari kaj mi ne povos ŝpari sufiĉe da mono antaŭ ĉi tiu aŭgusto.
resume, mi rekontraktigas ĉar la pago kaj por doni al mi tempon por decidi kion fari.
ĉar diversaj kialoj, la pasintan 1 + jaron estis tre malfacile kaj mi do prizorgas la sekvontan 1 + jaron. :[ simila ol ĉiu laboro, ĉi tiu laboro foje bonas kaj foje malbonas, sed la pli longe mi faras ĉi tiun laboron, des pli mi iĝos cinika. :/ la sistemo de instruado de Japanio aĉas... u.u;
*suspiras* mi ĝuis, ke mi povis vojaĝi multe la pasintajn monatojn, sed nun mi devas ŝpari monon... la sekvontan 1 + jaron ja malfacilos... aŭg. 2010 ŝajnas tre malproksima. :/ kion mi faros tiam...?
laboro,
jet programo,
japanio