Abiaj branĉoj sufiĉos por deteni leporojn? Se mi us leporo malsata, mi manĝus la branĉojn, ĉi arbon, la sukerozajn en la fono, aliajn leporojn, sensupozajn promenantojn kaj fine mamutojn. Pri kia arbo temas? Ĉu vere betulo? Vi rusoj troigas l'aferon. Mi provus ion novan, eble volemion kun kontraŭfrosta geno.
Karnavidaj leporoj estas interesa elpensaĵo... Abiaj branĉoj tute sufiĉas kontraŭ leporoj. Krome ili havas gravan avantaĝon - la branĉoj estas senpagaj. La defendata arbareto estas pomarbo, ĝi jam floris dum pasinta printempo. Mi esperas, ke en venonta jaro aperos fruktoj. Ĉu mi troigas?! Mi ĝuste scias, ke en najbara arbustaro loĝas suspektinda leporego. Mi vidis rin somere kelkfoje. Mamutojn mi ne vidis. Iam sur grundo aperis spuroj de hufoj. Eble ilin lasis hazarda alko, eble - demono el apuda marĉo.
Ŝajnas, ke vi ŝercaj. La betuloj estas plantitaj de neniu kaj kreskas memstare. Speciale oni plantas ĉi arbojn en parkoj kaj fojfoje laŭlonge de stratoj. Nekultivataj kampoj tre rapide kovriĝas de betuloj sen ies penoj.
Ili do kreskas herbaĉe kaj krom ili apenaŭ io? Ŝajnas ke patrino Naturo stife neglektas vian regionon. Betuloj pli belas ol nenio, sed laŭ l'o vidita de mi iom mankas ĝojiga varieco tie. Ĉio grizetas kvazaŭ sub minaca nubego. Ĉu intertempe vi esploris pri sekvojaco ie en Smolensko? Kelkaj lingvoj diras "mamutarbo". Ĝuste en via urbeto nenia troveblu? Ŝercon for: Ne tute maleblas. Simile pri volemio. Mi jutube vidis kelkan en Skotio norda kiom Rockall! La usonanoj havas la sekvojadendron plus sekvojon ĉiamverdan, la ĉinoj la metasekvojon, la aŭstralianoj la volemion. Kaj la plej vasta lando? Rusoj laŭdiras la unuaj en la kosmo - sed poste?
Vere betuloj ofte kreskas herbaĉe kaj en multaj lokoj, sed ekz. alnoj kaj diversspecaj salikoj pli multas. Kiajn ĝoigajn pejzaĝojn oni povas esperi en fino de jaro? Novembro kaj decembro pro humoro estas plej oportunaj monatoj por personoj, kiuj decidis laŭvole lasi ĉi malkvietan mondon. En Smolenskio mankas mamutoj kaj mamutarboj. Alie ili iĝus rimarkindaĵoj kaj ĉeestus sur blazono de la regiono. Vi vane menciis pri Skoltio. Kiel oni povas kompari brilan kaj benitan Okcidenton kun ursa angulo de la mondo? Ĉiuj scias, ke en Eŭropo reĝas vera demokratio, disfloras modernaj valoroj, kreskas mamutarboj kaj abundas multe pli dikaj kolbasoj. Eble tio estas rezulto de favora influo de Golfa Marfluo (Gulf Stream). Tamen, se vi agnoskas, ke Krimeo estas rusia, mi havas bonajn novaĵojn. Tie estas sekvojadendronoj. Ili eĉ ĉeestas sur fotoj en la blogo de la samideano (v. foton 15).
Nek arbo nek altaĵo inda je l' nomo, nur frosto, neĝo, glacio - tia etoso jes povas pezi sur kelkies animo. Eĉ SdP ne brilas sufiĉe por varmigi ĉies koron. Jen eble kial li inside rabis la Taŭran Rokon, por ekposedi iom pli da l' ardaj sagoj de Helio. Ne tamen tiu lasis ŝiri ilin for de siaj flamaj manoj sed ĵetis nur tiom pli sur la samajn agrojn, senigante ilin je l' fruktiga humidaĵo kara al Ceres, soifigante verŝajne des pli la mamuthaŭtajn lignulojn, idegojn de Geo, kiuj triste knarante sopiras la riĉajn ĉielajn gutarojn de kie staras la lulilo de ties gento, ege trans la Kolonoj de Herkulo.
Eĉ mia miras menso pri verketo ĉi-belsona. Laŭ la manier' de rojo printempa fluis la versoj, el plum' tenata de man' lerte movata de kisema muz' dum horo jam nokta. Nul tamen ŝia is em' ornami per laŭra kranc' deca sur helena hero' insolentan profananton de alies sankta grund'. Apenaŭ ja etera kaliko da dolĉa nektar' atendas la kremlan krimulon, multe pli vokas urĝe la malhelaj pordoj de Hades', regno de l' ombroj! Ve, tra l' stiksa halar' eĥiĝas tremiga bojad' de Cerbero, dentoza gardist' de l' subtera morti', postulanta dogan' la kapon de venenist' tia fi, komplico de najbara tirano liphara!
Por ne rompi eblecon de plua perfektigado kaj glatigado de ĉi brila fragmento mi komentu ĉi tie. Mi vere estas admiranta. Tamen ial mi ne povas eviti ombron de maltrankvilo: Ĉu provizo da putinko por via nifanoj restis kaj restadas netuŝebla dum krea procedo? Kial vi malplirangigas na PdN kaj nomas lin komplico de Paĉjo? Taksi monstron kiel monstreto estas ega malrespekto.
Brila ideo antaŭgardi kontraŭ komento kun unu litero po linio! Mava ideo akuzi min pri kisigi mian muzon per io tiom vulgara kiel putinko! Aŭdinte tion ŝi profunde tristiĝis, ekploris: "Neniam mian lipon tuŝis gut' da eliksiro tiom malnobla, iam ajn brula akvaĉo far homo ne malsekigis mian faringon, nule mia koro deziras la sukojn mortigajn de l' teranoj!" kaj for ŝi kuris lasante min sola kun la plumo nun plumbo, silenta kaj peza en mia man'. Jen embaraso pro l' kruda vorto de l' viloza animalo! Ve, ĝemas la brizo, eklarmas la nuboj alte sur la ĉiel'. Kien vi fuĝis, ho gracia filino de Mnemozina, vi kies arto eĉ la najtingales orelon ĝojigas, kiu forĝas sonojn el mielo, kiun aŭskultas Selena?
Komplico ne necese estas subulo. La vorto simple signifas kunkrimulon sen difini rangon. Mi sentas plej altan respekton antaŭ via monstrego!
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Reply
Komplico ne necese estas subulo. La vorto simple signifas kunkrimulon sen difini rangon. Mi sentas plej altan respekton antaŭ via monstrego!
Reply
Reply
Leave a comment