Leave a comment

Comments 11

vmel June 6 2020, 08:54:20 UTC
En mia distrikto kreskas multaj kaŝtanoj. Nun floras abunde.

Iam mi rememoradis Kievon... nun ne plu.

Reply

n0mad0 June 6 2020, 19:20:03 UTC
Kaŝtanoj verŝajne estas plej impresaj urbaj arboj. Bedaŭrinde florado estas ne daŭra.

Reply

vmel June 6 2020, 19:34:54 UTC
Jes. En Moskvo ne multas, sed en nia distrikto jes ja. Mi nur ĵus atentis - pli frue nur ĉiam atentis la kaŝtanon rekte apud mia domo...

Eĥ, kaj kiom bela estis Kievo... ĉu mi iam revidos?...

Reply


vmel June 12 2020, 08:39:29 UTC
Nur nun mi ekkonsciis, ke la vortoj de la fama kanto - "Знову цвітуть каштани, Хвиля дніпровська б’є" - aplikeblas ne nur al Kievo, sed ankaŭ al Smolensko...

Reply

n0mad0 June 13 2020, 21:42:19 UTC
Amuze. Vi pravas. Mi neniam vizitis Kievon kaj ne povas kompari, sed ĉi tie tiuj arboj vere multas. Ne tiomgrade kiel poploj kaj tilioj, tamen sufiĉe por esti rimarkebla elemento de urba pejzaĝo.

Reply

vmel June 14 2020, 07:54:32 UTC
Mi nur subite rememoris, ke la rivero estas sama...

Iam mi vizitadis Kievon multfoje kaj tre ŝatis ĝin, sed lastfoje en 2012, kaj ne plu. Kun mia filino, loĝanta tie, mi kontaktas nur rete.

En Smolensko mi ne estis. Nur foje en 1993 eliris el trajno, transiris fervojon per ponto kaj plu veturis per buso; la urbon tute ne vidis.

Reply

n0mad0 June 14 2020, 21:23:47 UTC
Apud stacidomo la urbdistrikto aspektas kiel industria zono. Gastoj de la urbo povas rimarki nur ĉefan katedralon. Se oni scias kiendirekte rigardi.

Reply


estunto July 9 2020, 19:51:14 UTC
Mi vidas ĉi foton nur nun. Kaŝtanarboj tre belas! Al la diablo la foliboruloj! Observu, kiam ili ekboros.

Reply

n0mad0 July 9 2020, 20:34:57 UTC
Ĝis la momento mi ne donis atenton, kiomgrade multnombraj estas kaŝtanarboj en mia urbo.

Kamerad', via komento aperis tiel malhaste, ke ne nur kaŝtanarboj forfloris sed eĉ tilioj :)

Reply

estunto July 10 2020, 10:18:44 UTC
Mi scias kaj bedaŭras. Plej ofte kulpas burokrataĵoj aŭ malsanaĵoj.

Reply

n0mad0 July 11 2020, 20:17:23 UTC
Gardu Dio nin de malagrablaĵoj kaj de parazitoj, kiuj rompas vivon de honestaj homoj kaj kaŭzas problemojn.

Reply


Leave a comment

Up