Leave a comment

Comments 23

vmel April 14 2020, 07:09:39 UTC
Mi ne komprenas: kion ili faras?

Ĉe ni ĉiuj sport-, infan- ks. placetoj estas forbaritaj, eniro malpermesita.

Reply

n0mad0 April 14 2020, 17:47:39 UTC
Ili ludis piedpilkon kaj ĝuis bonan varman veteron. Iuj trinkis bieron. Timo de la unuaj tagoj de la reĝimo malplifortiĝis. Ĝisdate laŭ mi.

Reply

vmel April 14 2020, 17:58:26 UTC
Bravuloj.

Reply


estunto April 16 2020, 21:08:22 UTC
Via domo havas grandan korton, jen kial policaŭto kun laŭtparolilo povas veturi tie - sed tute mankas urtikoj kaj egopodioj!

Reply

n0mad0 April 16 2020, 21:56:59 UTC
Urtikoj kaj egopodioj vere malmultas en ĝi. En la korto entute malmultas io viva krom homoj kaj hundoj. Ankaŭ korvoj, kolomboj kaj mevoj ĉirkaŭ la rubujo fojfoje vigligas la pejzaĝon.

Reply

estunto April 18 2020, 17:34:35 UTC
Vere ne estus peko planti tie kaj ĉi tie kelkajn urtikojn por iom forigi la grizecon. Ĉu la domadministracio estas ankoraŭ en kvaranteno?

Reply

n0mad0 April 18 2020, 19:50:28 UTC
La domadministracio diligente restas en kvaranteno. Verdire en la korto situas kelkaj bedoj kun floroj, sed ili ne estas ampleksaj kaj restis ekster la foto. Tie eĉ ĉeestas iom fragplantoj.

Reply


estunto April 23 2020, 14:52:10 UTC
La ulo en la mezo ŝajnas maskita.

Reply

n0mad0 April 23 2020, 21:08:00 UTC
Eble ĝi ŝajnas la kuriozaĵo, sed li vere estas maskita. Nun multaj adoleskuloj havas mojosajn maskojn kaj eĉ fieras pri ili.

Reply

estunto May 8 2020, 19:08:43 UTC
Jes, inĝeniaj tajloroj nun ofertas maskojn kun diversaj koloroj kaj desenoj. Ĉu mi portu unu kun ŝarkbuŝa deseno?

Reply

n0mad0 May 9 2020, 20:11:41 UTC
Jes ja, memkompreneble kun ŝarkbuŝa deseno. Ĉu povas esti iuj duboj?!

Reply


Leave a comment

Up