Tio estas Afriko

Dec 27, 2019 23:56

Antaŭ iom da tempo niaj afrikaj gefratoj aperigis la novan filmon: Venĝemo
Fakte ĝi enhavas ĉion, kion oni devas scii pri afrika etoso. Bedaŭrinde la filmo enhavas ankaŭ sufiĉe da Fuŝanto. Ve, sed ŝajne tio estas la nepra afrika trajto.

esperanto, interreto, novaĵoj

Leave a comment

Comments 3

estunto December 31 2019, 15:07:32 UTC
Fuŝanto estas la sorto kaj morto de nEsperanto ĉie en la mondo.

Reply

n0mad0 January 1 2020, 16:14:18 UTC
En la afiŝo mi ne estis justa rilate al afrikanoj. Esperanto de iuj personoj estas pli-malpli akceptebla. La ekzemplo povas esti la kanalo de Jeremie Sabiyumva (bonvolu ne demandi min, kiel oni legu ĉi nomon). Almenaŭ tiu homo tuŝas interesajn temojn.

Lige kun Fuŝanto estas ega enigmo por mi. Mi povas iel kompreni radikojn de afrikana Fuŝanto, sed kial estas tia aĉa nivelo de iranaj esperantistoj? Plimulto da ili (eĉ homoj kun longa lingva praktiko) aperigas nekompreneblajn tekstojn kun tre stranga strukturo.

Reply

estunto January 1 2020, 18:47:37 UTC
Ne gravas, ĉu lando aŭ alia, Fuŝanto estas la regulo, vera Esperanto escepto. Kaj eĉ se ie iu troviĝas, kiu majstras iom la lingvon, ri ofte montriĝas strangulo. Ankaŭ mi eble estas tia, sed mi ne emas filozofi kun mi mem dum horoj pri la interna ideo aŭ similaĵo.

Reply


Leave a comment

Up