Leave a comment

Comments 16

Estunto anonymous December 18 2019, 16:41:30 UTC
Ĝi aspektas sufiĉe modeste. Oni povus nomi ĝin kapelo, ĉu ne? Ĉu enestas hejtilo kaj ia loĝanto? Je kiuj horoj ĝi malfermatas?

Reply

Re: Estunto n0mad0 December 19 2019, 07:44:38 UTC
Ĝi certe ne estas kapelo. Sur la elpendaĵo estas "kirko". Ĉu pastroj povus trompi nin? Hejtilo sendube enestas. Helpo Dia velaregas ĉe ajna entrepreno, sed hejti oni devas memstare. Eĉ preĝejon. La loĝanto ankaŭ enestas, do ĉiu kirko estas Domo de Dio.

Mi esperas, ke mia komento estas sufiĉe prudenta kaj ne kaŭzigis iun herezon.

Reply

Re: Estunto n0mad0 December 19 2019, 10:31:19 UTC
Koncerne la funkciadordon. Jen estas la ligilo al hejmpaĝo de la preĝejo. Do ĉio solidas kaj seriozas.

Reply

Estunto anonymous December 19 2019, 12:18:37 UTC
Dankon pro permesi anonimajn komentojn kaj malŝalti la kontraŭrobotan teston, sed se vi iam pro ia kaŭzo trovos necesa alian agordon, agu laŭ via bontrovo. Ĉi nun mi ĝojas havi babilejon alian ol nur Jutubon.

Do kio nomiĝas la kirketo? Pri "loĝanto" mi celas karnan, ĉi-mondan estaĵon. Pop(et)o verŝajne ne en ĝi loĝas, sed eble ia servisto? Estus interese vidi la internon. La foto en la ligilo devas esti de kirkego alia.

Reply


estunto December 19 2019, 15:55:35 UTC
Ho, mi sukcesis krei konton kaj skribi komenton!

Reply

n0mad0 December 19 2019, 19:44:02 UTC
Resaluton kaj egajn gratulojn! Bedaŭrinde LJ nun estas ne tro populara por esperantistoj. Tamen kelkaj famaj rusiaj esperantistoj anas ĝis nun. Mi restadas ĉi tie nur pro kutimo kaj kelkaj aŭtoroj interesaj por mi. Entute nuntempaj sociaj retoj tro multas por mizernombra esperantistaro.

Reply

estunto December 20 2019, 04:56:43 UTC
L' o grava estas, ke oni povu libere skribi ion, kaj neniu Tomaso ĝin povu forigi. Ĉu vi spertis ian cenzuron ĉi tie ĝis nun?

Reply

n0mad0 December 20 2019, 09:38:28 UTC
Gravas, kiaspecan cenzuron oni opinias. "Sistema cenzuro" vere mankas. Almenaŭ mi neniam trafis plendojn pri ĝi, ja pri cenzuro en Fejsbuko oni lamentas ofte. Administrmaniero de posedantoj de konkretaj blogoj memkompreneble diversas depende de opinioj pri bono kaj malbono.

Reply


Leave a comment

Up