Plu al novaj sukcesoj

Feb 15, 2019 11:27




Mi daŭrigas raporton pri miaj atingoj en "Telegramo". Nun mi akiris rangon "Honora stalinisto" en la grupo "Religio, politiko kaj aliaj tiklaj temoj". Entute eĉ kelkaj frazoj respektaj al Soveta Unio kaŭzas histerion kaj ŝrikojn de multaj homoj. Oni ne povas kredi, ke Sovetio estis nek Mordoro, nek infero. Ankaŭ mi tre amuziĝas, kiam geknabetoj el Brazio kaj Svisio ekrakontas pri vivo en USSR. Cerboj de tiuj uloj estas plenaj da fipropagandaj stereotipoj, sed sampempe ili imagas sin liberpensantaj personoj.

esperanto, koncize, taglibro

Previous post Next post
Up